Roger Williams

angla teologo, grava proponanto de la apartigado de la eklezio disde la ŝtato, subtenanto de justaj intertraktoj kun indiĝenaj popoloj de Nov-Anglio, fondinto de la urbo Providenco, kaj kunfondinto de Rod-Insulo

Roger WILLIAMS (ĉ. 21-a de decembro 16031-a de aprilo 1684) estis angla teologo, grava proponanto de la apartigado de la eklezio disde la ŝtato, subtenanto de justaj intertraktoj kun indiĝenaj popoloj de Nov-Anglio, fondinto de la urbo Providenco, kaj kunfondinto de Rod-Insulo; lin ankaŭ usonaj baptistoj, precipe en norda Usono, rigardas kiel sian iniciatinton.

Roger Williams
Persona informo
Naskiĝo 21-an de decembro 1603 (1603-12-21)
en Londono
Morto 1-an de aprilo 1683 (1683-04-01) (79-jaraĝa)
en Providence
Lingvoj angla
Ŝtataneco Anglio • Colony of Rhode Island and Plantations
Alma mater Kolegio Pembroke • Charterhouse School • Universitato de Kembriĝo • Grenada Boys' Secondary School
Subskribo Roger Williams
Familio
Infanoj Mary Williams • Joseph Williams • Daniel Williams • Mercy Winsor
Okupo
Okupo teologo • politikisto • gramatikisto • verkisto • etnologo • debater • ŝtatreprezentanto • pastro • oficisto • predikistopastoro
Verkoj A Key Into the Language of America
vdr

Frua Vivo redakti

Williams naskiĝis en Londono proksimume en 1603. Diversaj informfontoj donas la jaron kiel 1599, 1602, eĉ 1607. La plej ofte citata dato estas la 21-a de decembro 1603, sed tio probable temas pri lia baptiĝo, ne lia naskiĝo. Lia patro, James Williams (1562–1620) estis komercisto en Smithfield, Anglujo. Lia patrino (1564-1634) nomiĝis Alice Pemberton.

Subvenciate de fama juristo (Edward COKE), Roger WILLIAMS edukiĝis ĉe Sutton's Hospital kaj en la Universitato_de_Kembriĝo (bakalaŭro pri artoj, 1627). Ŝajnas ke li havis talenton pri lingvoj, kaj li frue lernis la lingvojn latinan, grekan, nederlandan kaj francan. Li instruis al Miltono la nederlandan, ricevante kompense lecionojn pri la hebrea.

Post la diplomiĝo Kembriĝa, li fariĝis kapelano de riĉa familio. Li geedziĝis (je la 15-a de decembro, 1629) kun Mary BARNARD (1609–1676). Iliaj ses infanoj naskiĝis en Ameriko.

Antaŭ la fino de 1630, Williams ekmalkonsentis kun la oficiala eklezio, kaj decidis, ke li ne plu povas labori en Anglujo. Malakceptante proponojn pri postenoj en la universitato kaj la eklezio, li decidis serĉi en Nov-Anglio tiun liberecon konsciencan, kiun oni malpermesis al li en la hejmlando.

Amerikaniĝo redakti

En 1630 Roger kaj Mary Williams forvelis al Bostono en la ŝipo Lyon. Alveninte je la 5-a de februaro 1631, li preskaŭ tuj ricevis inviton plenumi portempe la pastorecon, ĉar la pastoro estis reironta al Anglujo, sed li malakceptis la inviton, ĉar la preĝejo ne estis "disigita". Li anoncis sian konvinkiĝon, verŝajne formitan jam en Anglujo, ke "la magistrato ne rajtas puni ian ajn lezon kontraŭ la unua tabulo" (t.e. de la Dek Ordonoj) kiel ekzemple idolismo, sabatrompado, misadorado, aŭ blasfemado, kaj ke ĉiu individua homo rajtu libere sekvi la proprajn konvinkiĝojn pri aferoj religiaj.

Rilatoj kun Indiĝenoj Amerikaj (Indianoj) redakti

Williams ricevis la daŭran amikecon de la indiĝenoj de la regiono pro sia respekto al ili kiel homoj, kaj sia preteco intertrakti kun ili sur egala bazo. Li ĉiam insistis, ke terenon setlotan de eŭropanoj oni nepre devas antaŭe juste aĉeti de la loka gento.

Vivo en Salemo – Apartaj Opinioj redakti

En la fina parto de sia pastrado ĉe Plymouth, laŭ Brewster, Williams komencis "disventumi … diversajn el siaj propraj kuriozaj opinioj" kaj "klopodi trudi ilin al aliaj homoj." La popolo de Plymouth ekkonstatis, ke ne nur pri la indianoj liaj pensmanieroj estas tro progresintaj por ili, kaj li foriris returne al Salem.

Ekzilo redakti

La dekreto pri ekzilo (9-a de oktobro 1635, efektivigita en januaro 1636), baziĝis en la agresema kaj senkompromisa malamo de Williams kontraŭ la ĉarto kaj la teokratio, kaj rezultis rekte el la polemiko pri la tereno ĉe Marblehead. Liaj radikalaj principoj, kiuj postulis la tutan apartigadon de la Eklezio disde la Ŝtato, kaj absolutan volontecon en aferoj de religio, kaj lia rifuzo dividi komunion kun ĉiuj, kiuj subtenas aŭ aprobas la ekzistantan ordon, ŝajnigis al la teokratiestroj de Masaĉuseco, ke ili ekzilu lin.

Li ĵus resaniĝis el grava malsano komenciĝinta dum la proceso, kiam oni flustris al li, ke la regantoj aranĝas resendi lin al Anglujo por esti pritraktita de la registaro de Laud. Sekvate de kelkaj dediĉitaj amikoj, li fuĝis en la sovaĝejon al siaj indianaj amikoj, kiuj akceptis lin laŭeble gastigeme. Li skribis, "Mi dolore ĵetiĝadis dum dek kvar semajnoj, en amara vintra sezono, ne sciante la signifon de la vortoj pano aŭ lito."

Ekloĝo en Providenco redakti

En junio Williams atingis la nunan situon de Providenco kaj, akirinte terenon de la indiĝenoj (vidu Canonicus), li enlasis al egalaj rajtoj kun si mem dek du "amantajn amikojn kaj najbarojn" (pluraj venis al li el Masaĉuseco post la printempiĝo).

Rilatoj kun la Baptistoj redakti

En 1638 pluraj masaĉusecaj kristanoj, kiuj alvenis al oponado al la baptado de infanetoj kaj sekve persekutiĝis, transloĝiĝis al Providenco. Plimulto el ili verŝajne jam estis sub la influo de Williams dum li estis en Masaĉuseco, kaj iujn eble influis anglaj baptistoj jam antaŭ ol ili forlasis Anglujon.

Morto kaj Entombigo redakti

Williams mortis frue en 1684. Oni entombigis lin sur lia propra tereno. Iom poste oni transportis liajn restaĵojn al la tombo de posteulo en la Norda Enterigejo. Finfine, en 1936, oni metis liajn ostojn en bronza ujo en la bazon de monumento ĉe Prospect Terrace.

Verkoj redakti

La unua eldonita verko de Williams estis A Key into the Language of America ("Ŝlosilo en la Lingvon de Ameriko", Londono, 1643), kiun li verkis dum sia unua vojaĝo al Anglujo. Ĝi prezentis la lingvon de la indiĝenaj Rodinsulanoj, la popolo Naraganseta. Tion sekvis Mr. Cotton's Letter lately Printed, Examined and Answered ("La lastatempe presita letero de s-ro Cotton, ekzamenata kaj respondata"; London, 1644).

Lia plej konata verko estas The Bloudy Tenent of Persecution, for Cause of Conscience ("La sanga principo de persekutado pro afero de konscienco", London, 1644). Tio estis siatempe la plej klara kaj klera aserto kaj defendo pri la principo de absoluta konscienca libereco. Ĝi havas la formon de dialogo inter Vero kaj Paco, kaj bone ilustras lian stilan forton.

Posteuloj redakti

Roger Williams estas la dekageneracia praavo de Jeffrey R. Holland, Apostolo en la Eklezio de Jesuo Kristo de Sanktuloj de la Lastaj Tagoj.