Roger de Flor, ankaŭ nomita Ruggero da Fiore, Rutger von Blum, Rontzerius (naskiĝis la  1-an de marto 1267(nun 1267-03-01) en Brindizio (Reĝlando de Sicilio), mortis la 30-an de aprilo 1305 en Adrianopolo (Bizanca imperio)) estis itala kondotiero kaj estro de la Almogàveroj.

Roger de Flor
Roger de Flor en gravuraĵo de la 19-a jarcento
Roger de Flor en gravuraĵo de la 19-a jarcento
Naskiĝo 1-an de januaro 1267 (1267-01-01)
en Brindizio
Morto 30-an de aprilo 1305 (1305-04-30) (38-jaraĝa)
en Adrianopolo
Soldata kariero
Rango: Kapitano de la kompanioj de Almogàveroj
Megaduko
Tempo de deĵoro: 1282 - 1305
Deĵoris en: Kronlando de Aragono
Granda Kataluna Kompanio
Militoj: Milito de Sicilio (1282)
Defendo de Bizanco kontraŭ la turkoj
Persona informo
Naskonomo Rutger von Blum
Lingvoj sicilia
Ŝtataneco Kronlando de AragonoBizanca imperio
Familio
Edz(in)o Maria Asanina
Okupo
Okupo kondotieromilitistoAlmogàver
vdr

Biografio redakti

Naskiĝinta en Brindizio en 1267, Roger de Flor estis la dua filo de Richard von Blum, falkisto de la germana imperiestro Frederiko la 2-a (Sankta Romia Imperio), kiu mortis batalante kontraŭ Karlo de Anĵuo en la batalo de Tagliacozzo en 1268 kaj sekve de kiu Karlo de Anĵuo konfiskigis la posedaĵojn de ĉiuj kiuj luktis kontraŭ li. Kvankam deveninta de la bona societo de Brindizio, ŝia patrino tiam troviĝis sen rimedoj por vivigi siajn infanojn. Kiam li estis ok-jara, alvenis en la haveno de Brindizio franca kavaliro de la ordeno de Templanoj kaj kapitano de la ŝipo Le Faucon (La Falko), nomita Vassall. Tiu ĉi prenis Roger-on sub sian protekton kaj prizorgis lian edukadon por fari el li estontan monaĥon-templanon kaj admiralon.

Post plurjara navigado, li estis akceptita kiel monaĥo de la ordeno de Templanoj kun grado de serĝento, malsupera al tiu de kavaliro, kaj li partoprenis en la lasta Krucmilito. Li distingiĝis defendante Akreon en Palestino kaj evakuante la kristanojn dum la preno de la urbo fare de la Islamanoj (1291). Poste, la Templanoj akuzis lin ke li ŝtelis parton de iliaj trezoroj kaj forpelis lin el la Ordeno. Uzante sian militan sperton, li fariĝis dungsoldato je la servo de la reĝo Frederiko la 2-a de Sicilio, filo de Petro la Granda de Aragono.

Frederiko nomumis lin kapitano de la kompanioj de Almogàveroj, katalunaj-aragonaj dungsoldatoj kiuj partoprenis en la konkero de Valencio kaj Majorko en la nomo de la Kronlando de Aragono kaj kiuj helpis firmigi la aragonan ĉeeston en Sicilio kontraŭ la Familio de Anĵuo (defendo de Mesino, 1301).

Unu jaron post la paco de Caltabellotta (1302) inter Karlo la 2-a de Anĵuo kaj Frederiko la 2-a de Sicilio, Roger de Flor proponis siajn servojn al la bizanca imperiestro Androniko la 2-a Paleologo, por helpi lin batali kontraŭ la turkoj kiuj envenis la grekan imperion kaj minacis sieĝi Konstantinopolon. La imperiestro akceptis lian peton kaj la kapitano alvenis ĉe la kapo de ekspedicio de kvar mil Almogaveroj kaj tridek naŭ ŝipoj, formante la grandan "katalunan kompanion". Li tuj ekagis kaj neniigis la Ĝenovanojn de Konstantinopolo je la plej granda ĝojo de la imperiestro, incitita de ilia kuratoreco. Poste, en 1304, li trapasis en Anatolion kaj kaptis la urbojn Filadelfio, Manisa kaj Efezo, forpelante la turkojn ĝis Kilikio, al Taŭruso-montaro. Kiel rekompenco pro liaj servoj, Androniko, malgraŭ kelkaj malbonaj traktadoj de katalunaj soldatoj kontraŭ grekoj, nomumis lin "megaduko" (granda admiralo de la imperia floto), kaj donis al li la manon de sia nevino Maria, filino de sia fratino Irena kaj de la renversita caro Ivan Asen la 3-a de Bulgario[1]. Sed la imperiestro estis timigita de la ambicioj de Roger de Flor kiu volis fariĝi reganto de la teritorioj kiujn li konkeris en Minora Azio. Post intertraktadoj, Androniko koncedis al li la titolon de Cezaro de la imperio kaj sinjorejo de la bizancaj teritorioj de Anatolio, kun la escepto de urboj. La kreskanta ambicio de Roger de Flor kaj lia grandiĝanta influo finfine malplaĉis al Mikaelo la 9-a, la plejaĝa filo de Androniko la 2-a, asociita al la regado de la Imperio. Tiu ĉi altiris lin al Adrianopolo kaj murdigis dum bankedo, kune kun cent tridek almogaveraj ĉefoj (la 5-an de aprilo 1305), kun la intenco ataki poste la ceteron de liaj trupoj. Sed li ne povis plenumi sian planon, ĉar la Almogaveroj elektis novajn ĉefojn kaj entreprenis fortajn reprezajlojn. Sub la komando de Berenguer d'Entença, ili direktis sin al Konstantinopolo kaj detruis ĉion kion ili trovis survoje en Trakio kaj Macedonio; jen kion oni nomis la Venganza catalana (kataluna venĝo). Poste, ili enmiksiĝis en la luktojn de la Imperio kaj eluzis sian ŝancon por akapari la duklandojn de Ateno kaj Neopatrio en la nomo de la Kronlando de Aragono, duklandoj kiuj estis perditaj en 1390.

Literaturo redakti

Roger de Flor estis tre populara inter siaj samtempuloj danke al la Kroniko de Ramon Muntaner, en kiu tiu ĉi raportas tiun eksterordinaran ekspedicion en kiu li partoprenis. Roger de Flor fariĝos mita figuro por la Katalunoj kaj servis kiel esenca modelo al la heroo de Joanot Martorell en lia romano Tirant lo Blanc.

Referencoj redakti

  1. Irena edziniĝis kun Ivan Asen la 3-a, caro des Bulgaroj, en 1278. Li mortis en 1303.

Vidu ankaŭ redakti

Eksteraj ligiloj redakti

Fonto redakti

En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Roger de Flor en la franca Vikipedio.