Roggliswil

komunumo de Svislando

Roggliswil estas komunumo en la distrikto Willisau en Kantono Lucerno, Svislando. Ĝi havis 640 loĝantojn je la 31-a de decembro 2008.

Roggliswil
Blazono de Roggliswil
Roggliswil
komunumo en Svislando
Kantono Lucerno
Distrikto Willisau
Koordinatoj  47° 12′ 42″ N 7° 53′ 8″ O / 47.21167 °N, 7.88556 °O / 47.21167; 7.88556 (mapo)Koordinatoj: 47° 12′ 42″ N 7° 53′ 8″ O / 47.21167 °N, 7.88556 °O / 47.21167; 7.88556 (mapo)
Areo 6,22 km²
Alteco 560 m super marnivelo
Poŝtkodo 6265
Komunumkodo 1142
Mapo de Roggliswil
vdr

Geografio redakti

Roggliswil situas en nordokciento de Kantono Lucerno ĉirkaŭita de tri flankoj de la komunumo Pfaffnau. La teritorio de la komunumo estas monteta. La komunumo konsistas el la tri partoj Roggliswil-Dorf, Niederwil kaj Netzelen.

La teritorio de la komunumo etendiĝas sur areo de 6,21 km², de kiuj 27,5% estas kovritaj de arbaro, 66,1% servas por agrikulturo kaj 6,1% por setlado [1].

Najbaraj komunumoj redakti

La komunumo Roggliswil en okcidento, nordo kaj oriento estas ĉirkaŭita de la komunumo Pfaffnau. En sudoriento Roggliswil limas al la eksklavo Eppenwil/Erpolingen de la komunumo Grossdietwil, kaj en sudo al Altbüron.

Trafiko redakti

La komunumo estas konektita al la publika transportreto per la poŝtaŭtolinioj al Pfaffnau-Vordemwald repsketive al Reiden-Zofingo.

La plej proksima alveturejo al la svisa aŭtovojo A2 oriente en distanco de 7 km al Reiden.

Historio redakti

La unua dokumenta mencio de Roggliswil datiĝas el la jaro 1256 kiel Rocliswil en donacdokumento de la Monaĥejo Sankt-Urbano [2].

En mezepoko la regado pri Roggliswil apartenis al la Habsburgoj, kies vasaloj la Senjoroj de Roggliswil administris la lokon ĝis la jaro 1303, kiam ili vendis sian havaĵon al la Senjoroj de Büttikon. Ĝis la urbo Lucerno en la jaro 1407 aĉetis la Grafejon Willisau, Roggliswil apartenis al tiu habsburga grafejo. La lucernanoj atribuis la komunumon al la kamparvoktejo Wikon. Dum la tempo de la Helveta Respubliko de 1798 ĝis 1803 Roggliswil apartenis al la helveta distrikto Altishofen. Per la mediacia akto de la jaro 1803 Roggliswil estis atribuita al la distrikto Willisau de Kantono Lucerno.

Bildaro redakti

Referencoj redakti

Eksteraj ligiloj redakti