La rivero Rogue (en la tolovaa lingvo yan-shuu-chit’ taa-ghii~-li~’) en la sudokcidenta parto de la subŝtato Oregono de Usono fluas ĉirkaŭ 346 kilometrojn plejparte okcidenten de la Kaskada Montaro al la Pacifiko. Konata pro siaj pasadoj de salmo, boatadoj en ŝaŭmantaj ondoj kaj pitoreske krutaj rokaj bordoj, ĝi estis unu el la originaloj ok riveroj kiuj oficiale protektiĝis per nacia leĝo de Sovaĝaj kaj Pitoreskaj Riveroj de 1968. Komencante proksime de la Kratera Lago, kiu okupas la kaldronon lasitan post la eksploda vulkana erupcio de la Monto Mazama, la rivero fluas tra la geologie junaj Altaj Kaskadoj kaj la malnovaj Okcidentaj Akvofaloj, alia vulkana regiono. Pli okcidente, la rivero pasas tra la pli antikvaj Klamataj Montoj. Proksime de la buŝo de la rivero, estis trovitaj la solaj dinosaŭraj fragmentoj iam malkovritaj en Oregono.

Rogue
en la parko Indian Mary
rivero
Bazaj informoj
Situo en Oregono, Usono
Longeco 346 km
Fluo
Fonto en la Kaskada Montaro
- Alteco super marnivelo 5 320 m
Enfluejo en la Pacifikon
- Alteco 0 m
Altecodiferenco 5 320 m
Geografio
Trairataj urboj Grants Pass
Alfluantoj
- Dekstraj Elk Creek, Evans Creek, Grave Creek
- Maldekstraj Big Butte Creek, Little Butte Creek, Bear Creek, Applegate River, Illinois River
vdr
boatado en ŝaŭmantaj ondoj
en la Klamataj Montoj
en la kantono Jackson