La rohinĝa estas lingvo kiu apartenas al la hindarja lingvaro, parenca al la bengala (tamen ambaŭ lingvoj ne estas tute reciproke kompreneblaj) kaj precipe parolata en Ĉitagongo, unu el la ok administraj regionoj de Bangladeŝo kaj en Raĥine ĉefe fare de Rohinĝoj en Birmo[1]. La rohinĝa parolata en Ĉitagongo (la satgaja) kaj la rohinĝa estas konsiderataj esti reciproke interkompreneblaj[2]

Rohinĝa lingvo
natura lingvomoderna lingvo
bengala-asama lingvaro
Parolantoj 1 800 000
Skribo araba alfabeto, Hanifi Rohingya
Lingvaj kodoj
Lingvaj kodoj
  ISO 639-3 rhg
  Glottolog rohi1238
Angla nomo Rohingya
Franca nomo langue rohingya
vdr

La rohinĝa lingvo estis transskribita per pluraj alfabetoj:

  • La araba alfabeto en sia urdua varianto;
  • La birma alfabeto;
  • La alfabeto hanifi, nova alfabeto derivata de la araba kun la aldono de kvar latinaj kaj birmaj karaktroj;
  • Freŝdata adapto de la latina alfabeto kiu uzas la 26 literojn de A ĝis Z kaj 2 kromajn literojn: Ç (por la ɽ retroflekso) kaj Ñ (karakterizante nazalan vokalon). Por reprezenti plej eble proksime la rohiĝan fonologion, la alfabeto ankaŭ uzas kvin akcentajn vokalojn (á, é, í, ó, ú).

Vidu ankaŭ redakti

Listo de lingvoj de la mondo

Referencoj redakti

  1. (angla) Arun Kumar Banerji, Integration, disintegration, and world order : Some perspectives on the process of change, Calcutta, Allied Publishers, 1995, 197 p. (ISBN 9788170234128), paĝoj 73–87
  2. (angla) Christine Ro, "The Linguistic Innovation Emerging From Rohingya Refugees", Forbes. la 13-an de septembro 2019.

Bibliografio redakti

(angla) Faktoj pri la rohinĝa lingvo, eld. Tradukistoj Sen Landlimoj

Eksteraj ligiloj redakti

Irene Scott, One year into the Rohingya refugee response, a language evolves with its people (Post unu jaro kun la rohiĝaj rifuĝintoj, lingvo evoluas kun ĝia popolo), Tradukistoj sen landlimoj (TWB), la 24-an de aŭgusto 2018.