Rokoj Adršpach-Teplice

Adršpašsko-teplické skály (Rokoj Adrŝpaĥ-Teplice) (ĉeĥe: Adršpašsko-teplické skály, germane: Adersbach-Weckelsdorfer Felsenstadt) estas ampleksaj rokurboj en nordorienta Bohemio, proksimume 15 km de urbo Trutnov. La plej alta punkto estas rokoza montopinto Čáp (Cikonio) (786 m), donanta dankeman panoramon al la ĉirkaŭaĵo. Nivelo de ceteraj montopintoj de la grejsrokoj moviĝas inter 600 – 700 m s. m., te. proksimume je 200 – 300 m super surfaco de ceteraj grejsaj plataĵoj en Ĉeĥio. La teritorio havas tre buntan reliefon estiĝinta per erozie denudigaj procezoj en tektone krevigita tabulo de ŝtonblokaj grejsoj de turonia aĝo (proksimume 90 milionoj da jaroj). Temas pri la plej ampleksa komplekso de rokurboj en Bohemio kun eksterordinare dense dislokigitaj rokturoj, ravinoj, mallarĝaj trairejoj, „stratoj“ kaj „placoj“, rokmuroj ktp. La naturfortoj modeligis el la grejsoj la plej diversajn strangajn formojn, kiujn la homa fantazio nomigis romantike. En Rokoj ĉe Adrŝpaĥ tio estas ekz. Geamantoj, Kruĉo, Urbestro kaj Urbestrino, Sukerkonuso, Dento de Krakonoš ks. Per amplekso malpli grandaj kaj eble pli ĉarmaj Rokoj ĉe Adršpach ŝanĝiĝas en sudo neokulfrape en pli ampleksajn kaj videble pli egajn Rokojn ĉe Teplice, kiujn apartigas preskaŭ 4 km longa Lupa interkrutejo. Tra ties supra parto trafluas rivero Metuje, en kiu estis konstruita malgranda Adršpach-lageto. Turistoj lasas sin veturigi en ĝi per pramo. Ili povas ĉi tie ankaŭ admiri la tn. Grandan akvofalon, tra kiu ili impetas je ordono de pramisto el alteco 16 m. Alia lageto estiĝis pro inundigo de eksa sablominejo. Burgoruino de rokburgo Adršpach sur montetpinto de Starozámecký vrch (Malnovkastela monteto) (681 m), kiu estas lokigita proksimume 800 m de hotelo Pod Hradem (Sub Burgo) en vilaĝo Dolní Adršpach, donos al ni panoramon al grandaj partoj de Rokoj ĉe Adršpach.

Rokoj Adršpach-Teplice
ĉeĥe: Adršpašsko-teplické skály, germane: Adersbach-Weckelsdorfer
Felsenstadt
Nacia natura rezervejo
Urbestro kaj Urbestrino en la rokoj Adrŝpaĥ-Teplice
Oficiala nomo: Adršpašsko-teplické skály
Ŝtato Ĉeĥio Ĉeĥio
Regiono Hradec Králové
Distriktoj Náchod, Trutnov
Historia regiono Bohemio
Parto de Broumova montetaro
Urboj Adršpach, Teplice nad Metují, Jívka
Situo Rokoj Adršpach-Teplice
 - koordinatoj 50° 36′ 41″ N 16° 06′ 54″ O / 50.61139 °N, 16.11500 °O / 50.61139; 16.11500 (mapo)
Plej alta punkto
 - alteco 786 m s. m.
Plej malalta punkto
 - alteco 480 m s. m.
Areo 17,12 km² (1 712 ha)
Establita 31-a de decembro 1933
Horzono MET (UTC+1)
 - somera tempo MET (UTC+2)
Situo enkadre de Čeĥio
Situo enkadre de Čeĥio
Situo enkadre de Čeĥio
Vikimedia Komunejo: Adršpašsko-teplické skály
Retpaĝo: www.skalyadrspach.cz
Map
Elaviadila foto de la rokoj en Ardŝpaĥ
Rokoj Adršpach-Teplice

Rokoj ĉe Teplice estas karakterizaj per pli granda masiveco de la rokformacioj, en kiuj dominas ekz. Hakilo de Viandisto, Gardturo, Rokpordego, Krono, longa, larĝa kaj pli ol 50 m alta Muro de Martin. Krom la jam menciita montopinto Cikonio ankaŭ burgoruino de burgo Střmen el la 14-a jarcento, troviĝanta 2,5 km de urbeto Teplice nad Metují, kaj karakteriza rokformacio Lokomotivo, kiu estas 2 km de Teplice nad Metují donas al ni panoramon de supre.

La teritorio de Rokoj ĉe Adršpach-Teplice estas arbarkovrita precipe de piceaj arbaroj, sed montriĝas ĉi tie tipa ŝanĝo de vegetaĵaj gradoj (te. malvarmamaj specioj de kreskaĵaro kaj animaloj en ravinoj, varamaj specioj sur montopintoj), do diversloke sur la rokoj konserviĝis restaĵoj de varmamaj pinarbaroj, en malpli altaj situoj estas miksitaj fagoj. Interesa estas troviĝo de gufo, diversaj rabobirdoj, cikonio, korvo, kolibro ka.

La priskribata teritorio apartenas al tre vizitataj turismaj celoj. Ne nur en Ĉeĥio, sed en la tuta Eŭropo ni trovos nur malmulton de tiel pentrindaj pejzaĝoj, kie preskaŭ malantaŭ ĉiu padkurbiĝo atendas turiston ia surpriga scenerio. Ankaŭ ĉeesto de vico da fontoj kaj rojoj kun kristalpura akvo plialtigas la ĉarmon de ambaŭ rokurboj. Kiu eluzos bone markitajn turismajn vojojn kaj multnombrajn informtabulojn, tiu ne bezonas timi pro vojerariĝo. Loĝi kaj manĝi eblas en vico da hoteloj kaj en pli malgrandaj pensionoj en Teplice nad Metují, en Dolní Adršpach kaj en la ĉirkaŭaj vilaĝoj.

Eksteraj ligiloj redakti

Vidu ankaŭ redakti

Pluaj fotoj redakti

Rokformacioj redakti

Rokoj Adršpach redakti

Rokoj Teplice redakti