Rokpasero (Petronia petronia) estas paseroforma birdo.

Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Rokpasero


Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birdoj Aves
Ordo: Paseroformaj Passeriformes
Familio: Paseredoj Passeridae
Specio: Rokpasero Petronia petronia
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

Aspekto redakti

 
Inter kanejo (videblas hela superokula strio)

Ĝi aspektas kiel dika pasero 15-17 cm longa. Pezo 25-36 g. Ĝi havas regule malhel- kaj helbrune (laulonge) striecajn suprajn partojn kaj flugilojn; sur kapo obtusan blanketan kronon, similan superokulan strieton kaj inter ambaŭ tre malhelbrunan strion el bekobazo al nuko. Suba parto de korpo estas blanketa helebrune strieca; tiom da strieco klare distingas tiun specion de la aliaj samgenranoj. Sur la fino de ĝia vosto estas blankaj makuloj kaj flava determina gorĝa makulo (idoj ne havas), kiu estas malfacile videbla. Geplenkreskuloj estas similaj.

Sur la tero ĝi ne saltas kiel pasero sed iras kiel motaciloalaŭdo.

Disvastiĝo redakti

 

Ĝi loĝas sur la rokaj montoj kaj malfekundaj areoj de Iberia duoninsulo orienten, tra norda Afriko kaj tra suda Eŭropo ĝis Centra Azio. Ĝi estas ne migranta en okcidento de ĝia teritorio, sed en Azio birdoj migradas pli suden kaj descendas de montoj suben. Ĝi altiĝas je alteco de 3.000 m ĝis 4.000 m. La birdo estas grega kaj oni povas renkontigi ĝin ĉirkaŭ homaj loĝlokoj en taŭgaj regionoj.

Ĝi estas rara vaganto norde de sia reprodukta teritorio. Estas ununura vidaĵo el Britio, nome de Cley, Norfolk la 14an de junio 1981.

Nestumado redakti

 
Petronia petronia

Ĝi nestas sur sunaj rokmuroj, ruinoj kaj homaj loĝejoj. Nesto estas konstruita en kavoj, fendoj, sub ŝtonblokoj aŭ sub roktegmentoj. La birdo preferas nestadon en kolonioj iam ĝis 100 paroj.

Nesto estas farita de tigoj, folioj de herboj, radiketoj kaj estas kovrata per plumoj aŭ haroj. Ino metas 3 al 7 sed plej ofte 5-6 blanketajn, malhelbrune kaj grize punktecajn ovojn. Gepatroj kovas kune ovojn dum 12-14 tagoj, kaj nutras ankaŭ kune junulojn dum 20 tagoj en nesto. Post ekflugo, junaj estas kun gepatroj, poste en aŭtuno junuloj formas apartan birdaron kaj vivas nomade kaj serĉas nutraĵon. Ĝi nestas 2 foje dum jaro.

Nutrado redakti

La specio preferas ĉefe semoj kaj iuj insektoj.

Kanto redakti

Laŭta siblisimila kanto kaj oni povas aŭdi en ĝia kanto tonojn de dompasero.