La rokperdriko (Alectoris graeca) estas specio de birdo de la subfamilio de perdrikenoj en la familio de Fazanedoj.

Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Rokperdriko

Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birdoj Aves
Ordo: Kokoformaj Galliformes
Familio: Fazanedoj Phasianidae
Genro: Alectoris
Specio: A. graeca
Alectoris graeca
(Meisner, 1804)
Konserva statuso
{{{220px}}}
Konserva statuso: Malplej zorgiga
Distribuado de la Rokperdriko rozkolore en sudorienta Eŭropo, dum la aliaj parencoj montras aliajn kolorojn.
Distribuado de la Rokperdriko rozkolore en sudorienta Eŭropo, dum la aliaj parencoj montras aliajn kolorojn.
Distribuado de la Rokperdriko rozkolore en sudorienta Eŭropo, dum la aliaj parencoj montras aliajn kolorojn.

vidu tekston.

Sinonimoj

Perdix graeca Meisner, 1804

Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

Tiu membro de la grupo de la perdrikoj havas sian ĉefan (indiĝenan) teritorion en sudokcidenta Azio kaj sudorienta Eŭropo, kaj estas tre proksime rilata kaj tre simila al sia orienta similulo, la Ĉukaro, A. chukar.

Tiu estas specio de loĝantaj birdoj en sekaj, malfermaj kaj ofte montecaj kampoj. La rokperdriko ŝatas la rokajn, ŝtonajn montajn deklivojn, sur kiuj kreskas la arboj nur sporade. Ĝi nestumas inter la rokoj de kio devenas la komuna nomo. Ili nestumas en fuŝe kovrita grunda skrapaĵo, kie la ino demetas 5-21 ovojn. La Rokperdriko manĝas ampleksan varion de semoj kaj iome da insektoj.

Aspekto redakti

 
Rokperdriko

Ĝi grandas 32–43 cm, pezas 460-770 gr., similas al la Ĉukaro kaj Ruĝa perdrikoj, sed la rokperdriko havas karakterizan vokvoĉon (vit-vit-vit). Ĝia gorĝa blanka makulo estas pli granda ol tiu de la ruĝa perdriko, kaj la nigra rando klare kontrastas kun la hela senmarka brusto. Ĝia frunto kaj krono estas cindrogrizaj, la dorsoflanko estas grizbruna.

La Rokperdriko estas diketa birdo, kun helbruna dorso, griza brusto kaj sablokolora ventro. La vizaĝo estas blanka kun nigra gorĝobordo kiu sekvas la nigran traokulan strion kiu havas blankan supran bordon. Ĝi havas ruĝecstriecajn flankojn, ruĝajn bekon kaj krurojn. Kaze de ĝenado, ili preferas kuri anstataŭ flugi, sed se necese ili elflugas mallongajn distancojn per rondoformaj flugiloj.

Ĝi estas tre simila al la Ĉukaro, sed ĝi estas pli griza dorse kaj havas blankan, ne flavecan koloareon. La klare markata gorĝorando distingas tiun specion el la Ruĝa perdriko. La kanto estas brueca ga-ga-ga-ga-ĉakera- ĉakera- ĉakera.

Sistematiko redakti

Tiu palearktisa specio estas tre proksime rilata al la Ĉukaro, la Ruĝecstria perdriko, kaj al la Filbia perdriko, formante superspecion. La okcidentmediteranea Ruĝa perdriko kaj la Berbera perdriko kun ties punktecaj koloj estas iomete pli malproksimaj parencoj. Tamen, kvankam la teritorio de tiu specio ne koincidas nature kun tiu de siaj parencoj, ili koincidas kie ili estis enmetitaj kiel ĉasbirdoj, ekzemple en Nordameriko, Britio, Novzelando kaj Rusio, kaj en sudorienta Francio kie estis liberigitaj Ruĝaj perdrikoj. En tiuj areoj troviĝas foje hibridoj inter tiu specio, la Ĉukaro, kaj la Ruĝa perdriko. (McGowan 1994, vidu ankaŭ Randi 2006)

Subspecioj kaj populacioj redakti

 
Alectoris graeca graeca
  • Alectoris graeca graeca
  • Alectoris graeca orlandoi
  • Alectoris graeca saxatilis
  • Alectoris graeca whitakeri

Oni agnoskas kutime tri vivantajn subspeciojn (McGowan 1994), kiu diferencas iome en koloro kaj iome pli taŭge laŭ molekulaj studoj (Randi 2006; vidu sube por detaloj):

Orienta Bosnio al Grekio kaj Bulgario, Apeninoj.
Suda duono de Alpoj al okcidenta Bosnio.
  • A. g. whitakeri Schiebel, 1934 - Sicilia rokoperdriko
Limigita al Sicilio.

La proponita subspecio el Apeninoj, A. g. orlandoi Priolo, 1984, estas de dubinda valideco. Ĝi estis kutime inkludata en saxatilis, sed ŝajne devenas el la de Albanio A. g. graeca. Tiuj probable trapasis la Adriatikon per terkolo dum la lasta glaciepoko, por iĝi izolata nur kiam leviĝis la marnivelo komence de la Holoceno antaŭ ĉ.12.000-10.000 jaroj, kaj la alpaj birdoj multe malpli kontribuis al la apenina populacio. (Randi 2006)

Apeninaj birdoj ne estas kohere rekoneblaj laŭ ekstera morfologio, kaj estas nur malforte diferenca pere de analizo per DNA kaj genotipo per mikrosatelito. Ĉar ili ne konstituas diskretan subpopulacion evoluanta al subspecia statuso, ties populacinombro povus diskuteble meriti kontroladon. (Randi 2006)

Tiu specio malpliiĝas en partoj de ties teritorioj pro habitatoperdo kaj troa ĉasado. Dum ĝi ĝenerale survivas sendepende, la statuso de la sicilia populacio povus esti endanĝerita kaj certe meritas atenton (Randi 2006).

Krome estis paleosubspecio, A. g. martelensis, kiu estas konata nur el fosilioj.

Referencoj redakti

Vidu ankaŭ redakti