Roland Barthes

franca kritikisto, eseisto kaj filozofo (1915–1980)

Roland Barthes [Bart] (naskiĝis la 12-an de novembro 1915, mortis la 25-an de marto 1980) estis franca literaturkritikisto, literatura kaj socia teoriisto, filozofo kaj semiotikiisto.

Roland Barthes
Persona informo
Roland Barthes
Naskonomo Roland Gérard Barthes
Naskiĝo 12-an de novembro 1915 (1915-11-12)
en Cherbourg
Morto 26-an de marto 1980 (1980-03-26) (64-jaraĝa)
en 13-a arondismento de Parizo
Mortis pro hazarda morto vd
Mortis per trafikakcidento vd
Tombo Urt vd
Lingvoj franca vd
Ŝtataneco Francio vd
Alma mater Gimnazio Louis-le-Grand • Lycée Montaigne • Literatura fakultato de Parizo vd
Subskribo Roland Barthes
Memorigilo Roland Barthes
Familio
Edz(in)o
Profesio
Okupo filozofo • literaturkritikisto • universitata instruisto • semiologiisto • sociologo • mitologo • literaturteoriisto • eseisto • verkisto • ontologiisto vd
Laborkampo literatura kritikoliteratura teoriosemiotiko • literary activity vd
Verkado
Verkoj La Morto de la Aŭtoro ❦
Mythologies vd
Filozofo
Skolo/tradicio Strukturismo, semiotiko
Ĉefaj interesoj Semiotiko
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Lia longa kaj fruktodona kariero etendiĝas de strukturisma lingvistiko en Francio ĝis poststrukturismo. La verkoj de Barthes estas centraj al kaj la strukturismaj kaj post-strukturismaj fluoj. Li estis senkaŝa samseksemulo, kaj kelkaj priskribas lin kiel unu el la fondintoj de kvir-teorio. Aldone al tio, la aŭtobiografia kaj estetika kvalito de la verkaĵoj de Barthes turnas multajn el ili de teoriaj studoj en realan literaturon.

Vivo redakti

Barthes naskiĝis en Cherbourg. Lia patro mortis, kiam Barthes estis juna, kaj lia patrino translokiĝis al Parizo en 1924. Lia patrino laboris kiel Bindistino. Barthes lernis en Sorbonne. En 1934 li infektitiĝis je tuberkulozo. Li iris al sanatorioj, sed, dum paŭzoj de la malsano, inter 1939 kaj 1949 li instruis en lernejoj en Biarritz, Bayonne, Parizo kaj Bukareŝto.

En 1949 kaj 1950 li laboris en Egiptio kiel lektoro en la Universitato en Aleksandrio.

Je la fino de 1950 li revenis al Parizo kaj laboris ĝis 1952 en la Direction générale por kulturaj rilatoj.

De 1952 ĝis 1954 li faras staĝon je C.N.R.S. en la kampo leksikologio.

En 1953 aperis lia unua libro Degré zéro de l'écriture ĉe Seuil.

De 1954 ĝis 1962 li faris diversajn intruajn kaj konsilajn laborojn.

En 1962 li fariĝis direktoro je la École Pratique des Hautes Études.

La 25-an februaro 1980 li havis akcidenton kun etkamiono, je kies sekvoj li post monato la 26-an de marto mortis en Pariza malsanulejo.

Verkaro redakti

  • (1953) Le degré zéro de l'écriture
  • (1954) Michelet par lui-même
  • (1957) Mythologies, Seuil: Paris.
  • (1963) Sur Racine, Editions du Seuil: Paris
  • (1964) Éléments de sémiologie, Communications 4, Seuil: Paris.
  • (1970) L'Empire des signes, Skira: Geneve.
  • (1970) S/Z, Seuil: Paris.
  • (1971) Sade, Fourier, Loyola, Editions du Seuil: Paris.
  • (1972) Le Degré zéro de l'écriture suivi de Nouveaux essais critiques, Editions du Seuil: Paris.
  • (1973) Le plaisir du texte, Editions du Seuil: Paris.
  • (1975) Roland Barthes, Éditions du Seuil: Paris
  • (1977) Poétique du récit, Editions du Seuil: Paris.
  • (1977) Fragments d’un discours amoureux, Paris
  • (1978) Préface, La Parole Intermédiaire, F. Flahault, Seuil: Paris
  • (1980) Recherche de Proust, Editions du Seuil: Paris.
  • (1980) La chambre claire: note sur la photographie. [Paris]: Cahiers du cinéma: Gallimard: Le Seuil, 1980.
  • (1981) Essais critiques, Editions du Seuil: Paris.
  • (1982) Littérature et réalité, Editions du Seuil: Paris.
  • (1988) Michelet, Editions du Seuil: Paris.
  • (1993) Œuvres complètes, Editions du Seuil: Paris.
  • (2009) Carnets du voyage en Chine, Christian Bourgeois: Paris.[1]
  • (2009) Journal de deuil, Editions du Seuil/IMEC: Paris.[1]

Referencoj redakti

  1. 1,0 1,1 Michael Wood (19-a de novembro 2009). “Presence of Mind”, London Review of Books 31 (22). 

Vidu ankaŭ redakti