Roland KOCH [koĥ] estas politikisto de la konservativa partio Kristandemokrata Unio (CDU) de Germanio. Li naskiĝis la 24-an de marto 1958 en Frankfurto ĉe Majno. Ekde 1999 ĝis januaro 2008 Roland Koch estis ministroprezidento de la federacia lando Hesio.

Roland Koch
Persona informo
Roland Koch
Naskiĝo 24-an de marto 1958 (1958-03-24) (66-jaraĝa)
en Frankfurto ĉe Majno
Religio katolika eklezio vd
Lingvoj germana vd
Ŝtataneco Germanio vd
Alma mater Universitato de Frankfurto vd
Partio Kristandemokrata Unio de Germanio vd
Familio
Patro Karl-Heinz Koch vd
Infanoj 2
Profesio
Okupo jura konsilisto • politikistoadvokato • komerca estro vd
Aktiva en Wiesbaden vd
En TTT Oficiala retejo vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Dum la landaj parlamentaj balotoj la 27-an de januaro 2008 la socialdemokratino Andrea Ypsilanti estis la pinta kandidato de la hesia partio SPD por la posteno de la landa ministroprezidento. Ŝia partio ricevis plej multajn voĉojn, sed absolutan plimulton ĝi nur povus ricevi ene de koalicio kun la radikale maldekstra partio Die Linke, sed Andrea Ypsilanti antaŭ la baloto promesis ne alianciĝi kun tiu partio, kaj nun estis en dilemo. Tial fakte la federacia lando Hesio ekde januaro 2008 estis sen formala registaro, kaj Roland Koch nur komisie plugvidis la landan administracion.

Antaŭvideblis, ke tamen dum aprilo 2008 Andrea Ypsilanti per tolero de la pli maldekstra partio tamen elektiĝos ministroprezidentino, kaj la intertempa fazo de rega vakuo finiĝos. Sed la vakuo daŭris multe pli longe: la elekto de Andrea Ypsilanti prokrastiĝis ĝis la 4-a de novembro 2008, kaj la antaŭan tagon kvar socialdemokrataj parlamentanoj – Jürgen Walter, Dagmar Metzger, Carmen Everts und Silke Tesch – anoncis ne doni sian voĉon al Ypsilanti. Tial la elekto nuliĝis, kaj anonciĝis novaj balotoj por la parlamento de Hesio dum januaro 2009. En tiuj balotoj la konservativuloj (CDU, 37,2 %) kaj liberaluloj (FDP, 16,2 %) kune ricevis la absolutan plimulton de parlamentaj seĝoj, kio egalis al signifa malvenko de la landaj socialdemokratoj, kaj Roland Koch fine tamen ree iĝis la oficiala ministroprezidento de Hesio. Ekde la 31-a de aŭgusto 2010 lia posteulo estas Volker Bouffier.

Antaŭe:ministroprezidento de HesioPoste:
Hans Eichel1999-2010Volker Bouffier

Eksteraj ligiloj redakti