Roma estas kunproduktita (Meksiko-Usono) nigra-blanka filmo el la jaro 2018, verkita, filmita kaj reĝisorita de Alfonso Cuarón. La filmo rikoltis multajn premiojn interalie la plej prestiĝan Premion Golden Globes kaj la Oskar-premion por la plej bonkvalita ne-anglalingva filmo (2019). La uzado de nigra-blanka filmado tre bone kongruas kun la intenco montri vivon de epoko preskaŭ duonjarcente pasinta rigardate el la aktualo de la filmofarado kaj kun la konstanta fokuso en la filmo al la arta fotografio.

Roma
filmo
Originala titolo Roma
Originala lingvo hispana lingvo • Miŝteka lingvaro
Kina aperdato 30 aŭg. 2018
Ĝenro filma dramo
Kameraado Alfonso Cuarón
Reĝisoro(j) Alfonso Cuarón
Produktisto(j) Alfonso Cuarón • Gabriela Rodriguez
Scenaro Alfonso Cuarón
Filmita en Meksikurbo
Loko de rakonto Meksikurbo
Rolantoj Yalitza Aparicio • Marina de Tavira • Jorge Antonio Guerrero • Latin Lover • Kjartan Halvorsen • Jennifer Armour
Produktinta firmao Participant Media 
Esperanto Filmoj 
Netflix
Honorigoj Ora Leono • Boston Society of Film Critics Award for Best Cinematography • Chicago Film Critics Association Award for Best Director • Telluride Film Festival Silver Medallion • BIFA Award for Best Foreign Independent Film • Los Angeles Film Critics Association Award for Best Film • National Board of Review: Top Ten Films • New York Film Critics Circle Award for Best Film • San Francisco Film Critics Circle Award for Best Film • BAFTA Award for Best Film • Akademia Premio por la Plej Bona Reĝisoro
IMDb
vdr

Rakonto redakti

Averto: La teksto, kiu sekvas, malkaŝas detalojn pri la intrigo de la rakonto.

La filmo sekvas junan, miŝtekan domservistino (Cleo) en mezklasa familio en Meksikurbo dum la 1970-aj jaroj. Ŝi kaj la kolegino, same indiĝena, zorgas pri ĉiu laboro en la domo, dum la familio vivas laŭ tre burĝeca vivostilo. La vera amo de la servistino por la filoj de siaj mastroj kontrastas kun la malmulta amo interne de la geedza paro, kiu fakte disiĝas dum la historio. Alia kontrasto estas la honesta konduto de la servistinoj kun la masklisma fikonduto de iliaj fianĉoj; fakte Cleo gravediĝas, sed la fianĉo malakceptas ajnan respondecon. Ĉio komplikiĝas dum reala okazaĵo (10a de junio 1971) kiam eksterjura ekstremdekstra trupo masakras kontraŭ studenta manifestacio. Lasta epizodo montras la korpurecon de la servistino.

Averto: Malkaŝado de la intrigo de la rakonto ĉi tie finiĝas.

Rolularo kaj geaktoraro redakti

  • Marina de Tavira kiel Sinjorino Sofia
  • Marco Graf kiel Pepe
  • Yalitza Aparicio kiel Cleo
  • Daniela Demesa kiel Sofi
  • Enoc Leaño kiel Politikisto

Fono redakti

La titolo Roma mencias la oran periodon de la itala kinematografio, la novrealismon de la majstroj Rossellini (Roma città aperta, 1945) kaj De Sica, kiuj portretis 'ordinarajn homojn'. Sed la nomo estas antaŭ ĉio la kvartalo Roma de Meksikurbo, nome la areo kie Cuarón pasis sian junaĝon[1].

Produktado redakti

La 8-an de septembro 2016, Alfonso Cuarón anoncis sian plej novan projekton pri meksika familio en la 1970-aj jaroj[2].

Kiam neatendite forfalis Emmanuel "Chivo" Lubezki, la kameraisto, Cuarón decidis mem okupiĝi pri la filmado por la unua fojo[3].

Esperanto Filmoj redakti

La produktado de la filmo komenciĝis en la aŭtuno de 2016[4] por la produktentrepreno Esperanto Filmoj [5].

Prezentado en kinejoj redakti

Roma estis por la unua fojo montrita la 30-an de aŭgusto 2018 dum la Venecia Kinfestivalo[6].

Ekstera ligilo redakti

Roma en Interreta filma datumbazo (angle)

Vidu ankaŭ redakti

Noto redakti

Tiu ĉi estas parta traduko de la samtema artikolo en la nederlandlingva vikipedia paĝo je la 4-a de novembro 2019.

Referencoj redakti