Roma rito

la plej ofta rito de la Latina Romkatolika Eklezio

La Roma rito estas la maniero uzata en la diocezo de Romo celebri la liturgion (meso kaj la aliaj sakramentoj, liturgio de la horoj, kaj aliaj sanktaj agoj (sakramentaloj, benoj, ktp.).[1]

Meso de roma rito celebrata de Benedikto la 16-a

Disvastiĝo redakti

Pro la prestiĝo de la Roma eklezio, oni adoptis ankaŭ en aliaj diocezoj tiun liturgian riton, kiun ĝi uzis. Tamen, la roma rito neniam fariĝis tiel absolute universala en la Latina Eklezio, kiel en la ortodoksa eklezio estas la bizanca rito.

Post la Dua Vatikana koncilio, oni abandonis kelkajn aliajn latinajn ritojn, anstataŭante ilin per la roma, sed restas forta la ambrozia rito en Milano kaj partoj de najbaraj diiocezoj de Italio kaj Svislando. Oni celebras malgrandskale la mozaraban kelkloke en Hispanio kaj la bragan en Braga, Portugalio. La kartuzianoj konservas la propran liturgian riton, sed kvar aliaj religiaj ordenoj (cistercianoj, dominikanoj, karmelanoj, premonstratoj) preferis adopti la roman en ĝia reviziita formo en la lastaj jardekoj de la 20-a jarcento, sed unuopaj membroj ankoraŭ uzas la proprajn ritojn de ĉi tiuj ordenoj tiel, kiel aliaj latinaj sacerdotoj permesite celebras la trentan meson en la versio de la jaro 1962.

Hodiaŭ la roma estas la pli disvastiĝinta kristana liturgia rito.

Evoluo redakti

 
Meso de roma rito en Lourdes

En la unuaj kristanaj jarcentoj la formoj de la liturgio estis ĉie fluidaj. Tio validis ankaŭ en Romo. Poste, la influo de papo Gregorio la 1-a, kiu mortis en 604, estas tioma, ke la tradicia liturgia kanto de la roma rito nomiĝas gregoria ĉanto. Karolo la Granda enkondukis la roman riton en sian regnon, kie oni fandis kun ĝi elementojn de la gaŭla rito. Tiun miksaĵon oni akceptis en la Mezepoko ankaŭ en Romo, ŝanĝante la roman riton. La zorgo pri la pureco de la doktrino sekve al la Protestanta Reformacio instigis la decidon devigi ĝenerale la uzon de la roma-ritaj meso kaj liturgio de la horoj, eldonante en 1570 la Roman Meslibron kaj en 1569 la Roman Brevieron. De tiam ĝis la 20-a jarcento, la roma rito restis preskaŭ senŝanĝe. Pio la 10-a modifis la Psalmaran parton de la liturgio de la horoj profunde kaj malpli draste la liturgian kalendaron. Pio la 12-a vaste ŝanĝis la liturgiojn de la Sankta Semajno. Johano la 23-a ŝanĝis elementon de la Kanono de la Meso, restinta tutsama ekde jam jarcentoj antaŭ la eldono de la Roma Meslibro. La Dua Vatikana Koncilio ordonis ĝeneralan revizion de la roma rito. En 1970 aperis la libroj kiuj entenas la aktualan formon de la roma rito.

Konsiderante ke multaj personoj ankaŭ junaj preferis la antaŭan formon, Benedikto la 16-a permesis al ĉiu sacerdoto de la Latina Eklezio uzi ankoraŭ private kaj, sub certaj kondiĉoj, publike la formon validan en 1962, kiel escepta neordinara formo de la roma rito.[2]

Referencoj redakti

Eksteraj ligiloj redakti