Roman Rozmiłowski

Roman Rozmiłowski (naskiĝis la 28-an de februaro 1915 en Sambir (Lviva provinco), mortis la 3-an de septembro 1944 en Varsovio) – oficiro de Pola Soldataro, partoprenanto de la defenda milito 1939, en la ribelo de Varsovio komandanto de plotono, poste anstataŭanto de la komandanto de kompanio "Koszta" de Pola Enlanda Armeo (AK).

Roman Rozmiłowski
Persona informo
Aliaj nomoj Roman • Zawada • Srebrny
Naskiĝo 28-an de februaro 1915 (1915-02-28)
en Sambir, Reĝlando Galicio kaj Lodomerio,  Aŭstrio-Hungario
Morto 3-an de septembro 1944 (1944-09-03) (29-jaraĝa)
en Varsovio
Tombo Armea Tombejo Powązki
Lingvoj pola
Ŝtataneco Dua Pola Respubliko
Alma mater Artillery Cadet School
Okupo
Okupo oficiro
vdr

Septembre 1939 estis komandanto de plotono de la 6-a divizio de peza artilerio. Fine de 1939 en konspiro (Servo al Venko de Pollando-Asocio de Armita Batalado-Enlanda Armeo). Komence estis komandanto de la 7-a artileria subtaĉmento de la infanteria regimento "Madagaskar", kaj de 1942 plenumis funkcion de la komandanto de likvida grupo de la 2-a Fakultato en Komandejo de Areo Varsovio AK. La 7-an de marto 1941 plenumis verdikton de mortpuno kontraŭ Igo Sym, kunlaboristo kaj estinta direktoro de varsoviaj teatroj.

Li mortis la 3-an de septembro 1944 en la ribela malsanulejo (str. Sienkiewicza) pro vundoj ricevitaj la 29-an de aŭgusto en konstruaĵo PAST-a (str. Zielna 37/39). Entombigita apud str. Jasna, post la milito translokigita al la Tombejo Powązki en Varsovio.

Lia fratino Danuta Rozmiłowska, soldato de Enlanda Armeo, estis pafmortigita de germanoj la 11-an de februaro 1944 en Varsovio.

Bibliografio redakti

  • Andrzej Krzysztof Kunert, Słownik biograficzny konspiracji warszawskiej 1939-1945 (Biografia vortaro de varsovia konspiro 1939-1945) 1-a volumo, Instytut Wydawniczy PAX, Varsovio 1987, p. 135–136, ISBN 83-211-0758-3