Romanus-domo (Lepsiko)

La Romanus-domo (germane: Romanushaus) ĉe la fino de Katharinen-strato en la direkto de Brühl estas la plej impona barokkonstruaĵo de la grandurbo Lepsiko, Germanio.

Romanushaus Leipzig

Historio redakti

Ĝi konstruitis por la urbestro Franz Conrad Romanus. En 1770 aĉetis la vinkomercisto Richter la domon kaj tenadis inter 1772-94 en sep ĉambroj de la dua etaĝo kafejon, kiu iĝis socia centro de la urbo.

Tie ĉi ankaŭ Friedrich Schiller dum la lepsika restado estis plurfoje (1785).

Priskribo redakti

En la angula niĉo videblas Merkuro, dio de la komerco, sabloŝtona plastiko el la skolo ĉirkaŭ Permoser (gipsa kopio).

Nur el la distanco videblas apartaĵo de la domo - la unuetaĝa tegmenta pavilono, belvidejo super la norda fasado kiu ŝajnas esti ĉina tepavilono. La superkonstruaĵo jam forigitis en 1874 sed remetitis en la originalan lokon post la fino de la restaŭradlaboroj en la jaro 1990-a.

Fonto redakti

Mundus, Doris: Leipzig an einem Tag. Ein Stadtrundgang, Eldonejo Lehmstedt, Leipzig 2007 (6-a eldono de 2015), p. 21