Romia domo en la Palmaro de Santa Pola
La senjora domo de la Palmaro estas senjora domo de la 4-a jarcento p.K. kiu troviĝis en Portus Illicitanus, municipa areo de Santa Pola (Provinco Alikanto, Hispanio).
Romia domo en la Palmaro de Santa Pola | ||
---|---|---|
romia vilao • romia konstruaĵo [+] | ||
Koordinatoj | 38° 11′ 42″ N, 0° 33′ 33″ U (mapo)38.194983-0.55907099999999Koordinatoj: 38° 11′ 42″ N, 0° 33′ 33″ U (mapo) | |
Romia domo en la Palmaro de Santa Pola | ||
Vikimedia Komunejo: Villa romana del Palmeral [+] | ||
Ĉi tiu loĝejo havis grandan korton kun peristilo, ĉirkaŭata de pavimita koridoro kun mozaikoj. La mozaikoj estis faritaj per tezeloj el 1-centimetraj kalikaj ŝtonoj. Temas pri luksa vilao, konstrumodelo kiu korespondas al la ŝatoj de aristokrataj leŭtenantoj. Laŭ la arkeologiaj esploroj la vilao konstruiĝis komence de la 4-a jarcento.
En la nuntempo ĝi troviĝas ĉirkaŭ la palmaro de Santa Pola kaj estas la plej vizitata kaj alloga ejo de tiu marborda urbo de Valencilando.