La romiaj asembleoj estis aro da esencaj institucioj en la registaro de Romio kaj, kune al la Romia senato, la precipaj organoj je politika reprezento de la Populus Romanus ("romia popolo"). Male al la modernaj parlamentoj, tiuj ĉi reprezentaj korpoj kombinis povojn kaj funkciojn el leĝdona, jura kaj plenuma ordo kune al la elektitaj postenoj: la romia magistraturo en la Romia respubliko iĝis la centro de la politika potenco. Kvankam ne ekzistis disigo de povoj, la implikita konstitucia ekvilibro estis rimarkinde ellaborita. La asembleoj posedis ampleksajn funckiojn, inkluzive de la kreado de retroaktivaj leĝoj (ex post facto).

La tribunuso Gajo Sempronio Grako prezidante la Concilium Plebis.

Vidu ankaŭ redakti