Romina POWER [pAŬer] (naskiĝis la  2-an de oktobro 1951(nun 1951-10-02) (72‑jara) en Losanĝeleso), estas itala-meksika-usona kantistino kaj aktorino.

Romina Power
Persona informo
Naskonomo Romina Francesca Power
Naskiĝo 2-an de oktobro 1951 (1951-10-02) (72-jaraĝa)
en Los-Anĝeleso
Lingvoj italaangla
Ŝtataneco UsonoItalio
Familio
Patro Tyrone Power
Patrino Linda Christian
Frat(in)oj Tyrone Power Jr. • Taryn Power • Carla Collins
Edz(in)o Al Bano
Infanoj Ylenia Carrisi • Cristèl Carrisi • Romina Carrisi • Yari Carrisi
Okupo
Okupo kantistofilmproduktoro • entreprenisto • mondumano • televida aktoro • kantoverkistoprezentisto
TTT
Retejo https://www.rominapower.guru/
http://www.rominapower.it
vdr
Romina Power en 1969
Al Bano kun Romina Power en 1975

Ŝi estas la plejaĝa filino de la usonaj geaktoroj Tyrone Power kaj Linda Christian.

Post kiam la geedzeco de ŝiaj gepatroj fiaskis, Romina transloĝiĝis kun sia patrino Linda kaj fratino Taryn al Eŭropo, kie ili ĉefe loĝis en Hispanio kaj Italio. Kvankam Romina frekventis lernejon en Anglio, ŝi je aĝo de 14-jaroj jam ludis en filmo. Tiel ŝi konatiĝis kun Al Bano. Ili geedziĝis en 1970 kaj ankoraŭ en la sama jaro ili registris Storia di due innamorati. Ili ankoraŭ kantis dum pli ol 30 jaroj kaj estis tre popularaj en Italio kaj Germanio.

Ili reprezentis Italion je la Eŭrovido-Kantokonkurso 1976 kun la kanto We'll live it all again parte kantita en la angla kaj parte en la itala (Noi lo rivivremo di nuovo), ili atingis la sepan lokon. La kanto atingis kiel T'aimer encore une fois notadon en la franca furorkantparado. En 1981 ili surdiskigis la kanton Sharazan kaj unu jaro poste ili partoprenis je la Festivalo Sanremo kun la kanto Felicità, atingis duan lokon, kaj la kanto fariĝis unu el la plej konataj de la duopo. En 1984 ŝi gajnis en San Remo, kun la kanto Ci sarà.

En 1991 aperis la albumo Oggi sposi. En 1999 la duopo disiris, ili havas kvar infanojn; filo Yari kaj tri filinoj: Ylenia (kiu ekde 1994 malaperis), Christel kaj Romina.

Aliaj kantoj kun Al Bano redakti

  • Libertà
  • Quando un amore se ne va
  • Grazie
  • L'amore e
  • Prima notte d'amore
  • Tiamo
  • Tu, soltanto tu (Mi Hai Fatto Innamorare)

Filmografio redakti

  • Menage all'italiana aka Menage Italian Style 1965
  • Come imparai ad amare le donne aka How I Learned to Love Women 1966
  • Per amore... per magia... aka For Love... for Magic 1967
  • Assicurasi vergine aka Insurance on a Virgin 1967
  • L'Oro del mondo aka The World's Gold 1967
  • Vingt-quatre heures de la vie d'une femme aka 24 Hours in the Life of a Woman 1968
  • Mayerling 1968
  • Il Suo nome è Donna Rosa 1969
  • Pensando a te 1969
  • Marquis de Sade: Justine 1969
  • Femmine insaziabili aka The Insatiables 1969
  • Las Trompetas del apocalipsis aka Trumpet of the Apocalypse 1969
  • Mezzanotte d'amore 1970
  • Angeli senza paradiso 1970
  • Champagne in paradiso 1983
  • Il Ritorno di Sandokan (mini TV serio) 1996
  • Tutti i sogni del mondo (mini TV serio) 2003

Eksteraj ligiloj redakti