Romola Pulszky [pulski], laŭ hungarlingve kutima nomordo Pulszky Romola estis hungara virino. Ŝiaj nobelaj antaŭnomoj estis cselfalvi kaj lubóczi [ĉelfalvi, lubOci]. Ŝia patro estis Károly Pulszky, ŝia patrino estis Emília Márkus.

Romola Pulszky
Persona informo
Naskiĝo 2-an de februaro 1891 (1891-02-02)
en Budapeŝto
Morto 8-an de junio 1978 (1978-06-08) (87-jaraĝa)
en Parizo
Lingvoj anglahungarafranca
Ŝtataneco Hungario
Familio
Patro Károly Pulszky
Patrino Emília Márkus
Edz(in)o Wacław Niżyński
Infano Kyra Nijinsky
Okupo
Okupo baleta dancistoverkistodancisto • vidartisto
vdr
Vilao de Romola Pulszky en Budapeŝto, kie la geedza paro vivis longe

Romola Pulszky [1] naskiĝis la 20-an de februaro 1891 en Budapeŝto, ŝi mortis la 8-an de junio 1978 en Parizo.

Biografio redakti

Romola Pulszky vidis baletan prezentadon de rusa cara baleta trupo en 1912 en sia naskiĝurbo. Ŝi vidis Wacław Niżyński-n en la teatrejo, poste ŝi tuj volis esti edzino de Niżyński. Ŝi aliĝis al la trupo, kiel komencanta dancistino. En la sekva jaro dum turneo en Argentino ili gedziĝis. Romola prenis la novan nomon laŭ hungara sistemo Nijinsky Romola. Reveninte al Eŭropo Wacław Niżyński estis forigita el la trupo pro la geedziĝo. La geedza paro vivis aŭ en Vieno, aŭ en Budapeŝto, dum komenciĝis la 1-a mondmilito. Niżyński pro la okazintaĵoj freneziĝis, ĝis 1944 ili vivis en Budapeŝto. Romola zorgis pri Wacław, eĉ okazis speciala terapio en Svislando. Romola naskis 2 filinojn.

Kontribuoj redakti

  • Nijinsky by Romola Nijinsky (1934)
  • Nijinsky's Diary (1936)
  • The Last Years of Nijinsky (La lastaj jaroj de Nijinsky), (1952)

Memorigiloj redakti

  • dramo Madame Nijinsky – A férjem egy isten (S-ino Nijinsky - mia edzo estas dio) prezentita en Budapeŝto

Fontoj redakti