Romy Monteiro (Utrecht, 13-an de novembro 1992) estas nederlanda kantistino kaj muzikaloaktorino. Post kiam ŝi en 2014 partoprenis en la talentkonkurso The voice of Holland (La voĉo de Holando) ŝi trarompis en 2015 per la ĉefrolo en la nederlanda muzikalo The Bodyguard (La korpogardisto) [1][2].

Romy Monteiro
Romy Monteiro
Romy Monteiro
Bazaj informoj
Naskonomo Romy Monteiro
Naskiĝo 13-an de novembro 1992 (1992-11-13) (31-jaraĝa)
en Utreĥto
Profesio soloa kantistino, muzikaloaktorino
Aktivaj jaroj 2014 ĝis nun
Retejo
Persona informo
Naskonomo Romy Truggelaar
Aliaj nomoj Romy Monteiro
Ŝtataneco Reĝlando de Nederlando
Familio
Patrino Antje Monteiro
Okupo
Okupo kantisto • musical theatre actor • televida prezentisto • aktoro
TTT
Retejo http://www.romymonteiro.nl/
vdr

Persona fono redakti

Romy Monteiro estas la filino de muzikalaktorino Antje Monteiro. Ŝi edukiĝis nur fare de la patrino, ĉar la portugala/brazila patro jam je frua aĝo de Romy forlasis la familion.[3]. Romy studis Merkatiko-komunikadon en Amsterdamo.[4]

Kariero redakti

En 2014 ŝi partoprenis la talentkonkurson The Voice of Holland. Kun Trijntje Oosterhuis kiel akompanantino ŝi atingis la kvaronfinalon. En septembro 2015 ŝi debutis en la muzikalo The Bodyguard, en kiu ŝi akiris la ĉefrolon kiel Rachel Marron. Je la 16-a de oktobro 2015 ŝi akcidente falis de la podio kaj rompis la radiuson. Pro tio ŝi dum semajnoj ne povis aktori.

Referencoj redakti

Eksteraj ligiloj redakti