Rondelo (muziko)

muzika formo

La rondelo[1] (itale rondò [rondɔ]) estas Eŭropa klasika muzika formo, en kiu ĉeftemo ripetiĝas multfoje.

La vorto “rondelo” estas en muziko uzata plursence — ekzemple, por certaj tipoj de voĉa muziko, por franca baroka danco ofte enmetigata en suiton; ĉi tiu artikolo temas pri la klasika instrumenta muzika formo. La vorto povas simple sugesti ian muzikan karakteron — por muziko, kiu estas rapida kaj vigla — kutime alegra. Muziko, kiu estas indikita "rondelo", ordinare apartenas kaj al la formo kaj al la karaktero. Aliflanke, estas multaj ekzemploj de malrapidaj kaj pensemaj verkoj, kiuj estas rondaŭoj laŭ formo sed ne laŭ karaktero. Komponistoj kutime ne nomas tiajn verkojn "rondeloj".

Priskribo redakti

En la rondelo, la ĉeftemo (aŭ refreno) alternas kun unu aŭ pluraj kontrastaj temoj, nomataj epizodoj. La formo entute povas esti reprezentita skeme jene:

ABACADA…

La nombro da temoj povas varii inter pecoj, kaj la revenanta elemento estas iafoje ornamita aŭ mallongigita por provizi variecon.

Unu ofta etendo de la rondela formo estas kombino kun sonata formo, kio kreas sonatrondelon. Tiel, la dua temo agas en maniero simila al la dua temaro en sonata formo, aperante unue en tonalo alia ol la toniko kaj poste ripetiĝante en la tonika tonalo. Malsimile al sonata formo, estas nenia tema disvolvo krom eble en la finaĵo.

Historio redakti

La rondelo disvolviĝis el la pli frua formo ritornelo.

La formo komencis esti ofte uzata ekde la klasika epoko, kvankam ĝi troviĝas en pli fruaj verkoj. En la klasika kaj romantika periodoj ĝi estis ofte uzata por la lasta movimento de sonato, simfonio, konĉerto, aŭ peco de ĉambra muziko.

Ekzemploj redakti

La plej bone konata ekzemplo de rondelo estas Por Elise far Betoveno; tiu havas la formon ABACA.

Jen kelkaj aliaj ekzemploj:

Referencoj redakti