Rondo Galilei (hungare Galilei KörGalileli-Kör) aŭ Galilei-rondo aŭ Galileja Rondo estis maldekstra politika movado, diskutrondo en Hungario, inter 1908 kaj 1919.

Memortabulo pri Rondo Galilei

Ĝin partopenis la studenta junularo de Budapeŝto kaj junaj radikula intelektuloj. La ĉefa organizanto de la rondo estis Gyula Pikler, jura kaj socia sciencisto, sociologo.

La Rondo Galilei estiĝis kiel opozicio al la Rondo Sankta Emeriko (Szent Imre Kör), kiu lasta reprezentis la klerikalismon.

La Galilei-rondo deklaris la celon, ke la liberaj sciencoj kaj pensoj estu hejmaj en la universitato. La membraro nombris ĉe la eko 256. Oni organizis prelegojn, seminariojn, kiuj okupiĝis pri la sociaj, ekonomiaj, filologiaj problemoj de la epoko. Inter la prelegantoj estis i.a. la fizozofo György Lukács, la ekonomo Jenő Varga kaj la sociologo Ervin Szabó. La rondo certigis aperon por la famaj poetoj, verkistoj de la epoko i.a. Endre Ady, Mihály Babits, Dezső Kosztolányi.

La organizo kunlaboris ekde 1914 kun la Hungara Socialdemokrata Partio. Ĉe komenco de la 1-a mondmilito, lernantoj de la Rondo partoprenis en la kontraŭmilitaj movadoj, ili disvastigis siajn opiniojn en eldonaĵoj Galilejaj kajeroj (Galilei füzetek).

Oni malpermesis la agadon de la Rondo Galilei en januaro de 1918 pro la kontraŭmilitisma agado, oni ekis kontraŭ la gvidantoj juĝprocesojn kaj juĝis ilin je plurjara prizono (Ilona Duczynska kaj Tivadar Sugár).

En la oktobra burĝa revolucio de 1918, plimulto de la membroj de la organizo surprenis politikan rolon, agadon. En marto de 1919, la Rondo Galilei malfondiĝis, post malvenko de la Hungara Sovetrespubliko, multaj elmigris.

Rondo Galilei kaj Ido redakti

Kaj por Esperanto, kaj por Ido iĝis grava tereno de la varbado la Galilei-Rondo. Tie Albert Lantos (1892-1943), tiama medicin-studento aranĝis diskuton pri Ido en 1911, kaj tuj poste komencis kurson. István Bakonyi en marto varbis ankaŭ en laboristaj organizaĵoj, kaj en Galilei-Rondo oni komencis kurson ankaŭ por laboristoj. En 1917 estis nova kurso pri Ido ĉe la rondo. Idistoj konvinkis la estraron de la Rondo Galilei pri la avantaĝoj de Ido kontraŭ Esperanto, vane protestis la esperantistaj membroj de la rondo. La 8-an de novembro 1918 la rondo akceptis rezolucion, kiu estis kvazaŭ militdeklaro kontraŭ la esperantistoj:

,,Al Ĉiu!

1. Galilei-Rondo akceptas Ido Internacian help-lingvon en ĉiuspeca internacia kontakto.

2. Alvokas siajn membrojn, ke ili klopodu ellerni kiel eble plej frue Idon kaj uzu ĝin en siaj kontaktoj kun alilingvanoj.

3. Proponas al la enlandaj kaj eksterlandaj societoj, kiuj havas internaciajn kontaktojn, ke ili decidu same."

Jene ĝi motivas sian rezolucion:

,,1. Pro la nacia ĵaluzo neniu el la naciaj lingvoj kapablas esti ekskluziva helplingvo.

2. La mortintaj lingvoj (greka, latina) ne estas oportunaj por tiu celo pro siaj komplikaj strukturoj kaj fremdaj etosoj.

3. Pro siaj maksimumaj internacieco, simpleco kaj logika strukturo Ido estas la plej taŭga por esti universala mondlingvo el inter la artefaritaj lingvoj (Volapuko, Novilatin, Idiom Neutral, Esperanto)."

La 18-an de decembro 1918 en la ejo de Galilei-Rondo fondiĝis Ido-Federuro di Socialisti (IFS), kun la celo disvastigi Idon en la profesiaj sindikatoj. Sekretariiĝis la 28-jara fabrika oficisto Andreo Erdős. Baldaŭ fondiĝis grupo de la societo en Újpest, norda, industria antaŭurbo de Budapeŝto. Ĝia sekretario iĝis Sándor Hirschler, 21-jara inĝenier-studento. Dum kelka tempo, IFS estis la ĉefa aganto de Ido-movado en Hungario, kun apogo de la rondo.

Membroj de Rondo Galilei (elekto) redakti

  Pli detalaj informoj troveblas en artikolo Elektitaj membroj de Rondo Galilei.

Literaturo redakti

  • Kende Zsigmond: A Galilei Kör megalakulása (1974)

Vidu ankaŭ redakti