Roodehaan (Groningo)

Roodehaan estas vilaĝeto en la municipo Groningen en la provinco Groningen en Nederlando. Ĝi situas ĉe la Winschoterdiep apud la limo kun la municipo Midden-Groningen. Iom okcidenten, oriente de Euvelgunne, antaŭe situis la vilaĝeto Oude Roodehaan, kiu tamen grandparte estis malkonstruita por la pliampleksigo de industria tereno. La vilaĝeto nomiĝis laŭ la gastejo 'De Roode Haan' (La ruĝa virkoko), kiu situis ĉe la Winschoterdiep.

Roodehaan
vilaĝeto
Malnova fervoja ponto trans la Winschoterdiep apud Roodehaan
Oficiala nomo: Roodehaan
Ŝtato Nederlando Nederlando
Situo Roodehaan
 - koordinatoj 53° 11′ 29″ N 06° 38′ 08″ O / 53.19139 °N, 6.63556 °O / 53.19139; 6.63556 (mapo)
Areo 3,23 km² (323 ha)
Loĝantaro 30 (2008)
Horzono MET (UTC+1)
 - somera tempo MET (UTC+2)
Situo enkadre de Nederlando
Situo enkadre de Nederlando
Situo enkadre de Nederlando
Vikimedia Komunejo: Roodehaan (Groningen)

la vilaĝeto origine situis ĉe la rivero Hunze. Ĉirkaŭ 1400 komenciĝis la konstruo de la pliposta Winschoterdiep ĝis la Hunze apud Roodehaan. La malnova fluo de la Hunze ekde tiam estas tute sabliĝinta sed ankoraŭ klare videbla en la pejzaĝo.