Rosa Junck

ĉeĥa esperantisto kaj instruisto

Rosa JUNCK (naskiĝinta BÍLEKBÍLKOVÁ la 24-an de majo 1850 en Tábor (germane Tabor), tiam Aŭstrio-Hungario, hodiaŭ Ĉeĥio; mortinta la 27-an de julio 1929 en Bordighera, Italio) estis ĉeĥa esperantistino kaj instruistino de lingvoj.

Rosa Junck
Persona informo
Naskiĝo 20-an de majo 1850 (1850-05-20)
en Tábor
Morto 29-an de julio 1929 (1929-07-29) (79-jaraĝa)
en Bordighera
Lingvoj Esperantoĉeĥa
Ŝtataneco CislajtioAŭstra imperioĈeĥoslovakio
Okupo
Okupo esperantistoinstruisto • operkantisto
vdr

Junck loĝis en Italio de 1890 kaj estis esperantistino de 1897. Ŝi deklamis poemon en la 1-a Universala Kongreso de Esperanto en Boulogne-sur-Mer; laŭ L.L. Zamenhof ŝi estis modelo de Esperanto-prononco kaj "kronita" reĝino de Esperanta deklamo. Ŝi fariĝis vicprezidantino de la grupo en Bordighera, kiun ŝi fondis kun Clarence Bicknell en 1910.

Junck verkis multajn artikolojn en kaj pri Esperanto por italaj kaj Esperantaj gazetoj. Ŝi tradukis Floro de Pasinto (1906)[1] kaj Kverko kaj Floro (1906)[2], ambaŭ de Edmondo De Amicis kaj prizorgis la italan tradukon de la Fundamento de Esperanto.

Literaturo redakti

  • 1982: Migliorini, Elio. Pionieri dell’Esperanto in Italia [Esperanto-Pioniroj en Italio]. Roma 1982 (en la itala)

Notoj redakti

Eksteraj ligiloj redakti