Rosal de la Frontera

Rosal de la Frontera (Rozujo de la Landlimo) estas municipo de Hispanio, en la provinco Onubo, regiono Andaluzio. En la blazono de la vilaĝo aperas supre tri rozoj kiel simbolo de la Rozujo en la nomo kaj sube murego kiel simbolo de la Landlimo en la nomo.

Rosal de la Frontera
municipo en Hispanio • limurbo

Flago

Blazono

Flago Blazono
Administrado
Ŝtato  Hispanio
Aŭtonoma Komunumo  Andaluzio
Provinco Provinco Onubo (Huelva)
Poŝtkodo 21250
Demografio
Loĝantaro 1 879  (2009)
Loĝdenso 8,95 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 37° 58′ N, 7° 13′ U (mapo)37.9684967-7.2196162Koordinatoj: 37° 58′ N, 7° 13′ U (mapo) [+]
Alto 216 m [+]
Areo 210 km² (21 000 ha)
Horzono UTC+01:00 [+]
Rosal de la Frontera (Andaluzio)
Rosal de la Frontera (Andaluzio)
DEC
Rosal de la Frontera
Rosal de la Frontera
Situo de Rosal de la Frontera

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Rosal de la Frontera [+]
vdr
Loko de la provinco de Onubo en Hispanio

Loĝantoj redakti

La loĝantoj nomiĝas Rosaleños. La censita populacio en 2009 estis 1879 loĝantoj kaj la denseco estas 8,95 loĝ/km².

Situo redakti

Rosal de la Frontera estas situa en la okcidenta parto de Andaluzio en la komarkodistrikto Sierra de Aracena en la okcidenta parto de Sierra Morena kaj nordo de la provinco de Onubo, je altitudo de 216 m; je 105 km el Onubo, provinca ĉefurbo, kaj je nur 2 km de la landlimo kun Portugalio de kio devenas la dua parto de la nomo de la vilaĝi. La areo de ties teritorio estas de 210 km². La geografiaj koordinatoj estas 37º 58' N, 7º 12' Ok. Ĝi limas sude kun Santa Bárbara de Casa kaj oriente kun Aroche.

Ekonomio redakti

Agrikulturo kaj brutobredado.

Historio redakti

La deveno de tiu setlejo estas malnova domaro Aldea gallego (domaro de galegoj). Tiu ne prosperis ĉefe pro la konstanta situacio de militoj kontraŭ Portugalio kaj ĉefe dum la Milito de hispana sukcedo. Poste okazos kelkaj setliĝoj kiuj finfine formos la aktualan teritorion de Rosal de la Frontera, kiu estas relative moderna, proksimume de antaŭ nur ĉirkaŭ 157 jaroj, kaj dekomence ricevis la nomon de Rosal de Cristina, kiel danko al la Regentino María Cristina, vidvino de la reĝo Alfonso la 12-a. Jam en 1896 ricevis la nomon de Rosal de la Frontera.

En tiu municipo estis enkarcerigita Miguel Hernández, kiam li estis trapasanta la landlimon en 1939. La prizono kie li estis estas nun la Kulturdomo "Miguel Hernández", kie estas rekreata la ĉambro kie la poeto estis enkarcerigita. Oni instalis ankaŭ centro de interpretado pri lia vivo kaj verko.

Notoj redakti

Eksteraj ligiloj redakti