Rosalia LOMBARDO (n. en 1918 - m. la 6-an de decembro 1920 en Palermo) estis itala knabino, kiu mortis pro sangema pulmito, kaŭzita de hispana gripo. La infanon mumiigis — je peto de la patro - d-ro Alfredo Salafia per kemia injektado. Li uzis formalinon, zinkan salon, alkoholon, salikatan acidon kaj glicerinon. La formalino estas miksaĵo de formaldehido kaj akvo kaj estas efika fungicido. La alkoholo efike sekigis la korpon de la infano en la katakombo, dum la glicerino malhelpis la troan sekiĝon. La Salikata acido efike detruas la fungojn. La zinko faras ŝian korpon tre vivumeca kaj rezista. La vango estis traktita per parafino, solvita en etero.[1]

Rosalia Lombardo
Persona informo
Naskiĝo 13-an de decembro 1918 (1918-12-13)
en Palermo
Morto 6-an de decembro 1920 (1920-12-06) (1-jaraĝa)
en Palermo
Mortokialo pneŭmonitoHispana gripogripo
Ŝtataneco Reĝlando Italio
vdr

La vitra ĉerko de Rosalia Lombardo kuŝas en fino de la katakombaj koridoroj, sur marmora altaĵo.

Referencoj redakti

  1. Piombino-Mascali D, Aufderheide AC, Johnson-Williams M, Zink AR (March 2009). “The Salafia method rediscovered”, Virchows Arch. 454 (3), p. 355–7. doi:10.1007/s00428-009-0738-6.