Rotenburg (Wümme)

komunumo en Malsupra Saksio, Germanio

Rotenburg estas komunumo en Germanio. Ĝi troviĝas en la distrikto Rotenburg (Wümme) de la federacia lando Malsupra Saksio, borde de la rivereto Wümme. Fine de decembro 2022 la komunumo havis 22 656 loĝantojn. Ĝi apartenas al la metropola regiono Hamburgo, ne al la najbara metropola regiono Bremeno-Oldenburgo, kvankam la regiono situas pli-malpli mezvoje inter Bremeno kaj Hamburgo kaj ekonomie orientiĝas al ambaŭ urboj kaj ties metropolaj regionoj.

Rotenburg
Blazono
Rotenburg (Wümme) (Germanio)
Rotenburg (Wümme) (Germanio)
DEC

Map

urba komunumo de Germanio • ĉefurbo de distrikto en Germanio
Administrado
Federacia lando Malsupra Saksio
Distrikto Distrikto Rotenburg (Wümme)
Urborajtoj Urbo (Stadt)
Telefona antaŭkodo 04261
Poŝtkodo 27356
Aŭtomobila kodo ROW
Oficiala Municipokodo 03357039
Subdivido Urbocentro (Kernstadt) kaj 4 urbopartoj (Stadtteile)
Politiko
Komunumestro Detlef Eichinger
Partio de komunumestro senpartia, tendence konservativa
Adreso de la administrejo Große Straße 1
Demografio
Loĝantaro 22656 (stato 2022-12-31) [fonto: landa statistika oficejo (tabelo A100001G)]
Geografio
Geografia situo 53° 7′ N, 9° 25′ O (mapo)53.1113888888899.4108333333333Koordinatoj: 53° 7′ N, 9° 25′ O (mapo)
Alto super la marnivelo 30 m
Areo 98,81 km²
Oficiala retejo http://www.rotenburg-wuemme.de
vdr
la bronza skulptaĵo "tri generacioj" en la urbocentro

En Rotenburg okazis la Internacia Festivalo 1995/1996 organizita de la Hans-Dieter Platz, kaj la Internacia Seminario 2001/2002 organizita de la Germana Esperanto-Junularo.