Roundup estas komerca nomo de kemia konzerno Monsanto por serio de vastefikaj herbicidoj kontraŭ multaj plantospecioj. Ĝia efikaĵo estas la toksa glifosato, kiu baras la sintezadon de aromataj aminoacidoj. La unuopaj Roundup-produktoj diferenciĝas je saloformado, formato (akvosolvaĵo aŭ granulato) kaj je la glifosata koncentreco.

Ĝi efikas tra la verdaj plantopartoj (ne tra radiko), tial oni uzas ĝin antaŭ semado por neniigi ĉiujn verdaĵojn sur la agro. Por uzi la produkton eĉ en pli posta evolua stado de la kulturplantoj, Monsanto evoluigis genteknike modifitajn maizon, sojfabon, rapon, kotonon, kiuj havas toleron je Roundup. Oni timas, ke aperas eĉ Roundup-rezistaj fiherboj pro hazarda gentransdono aŭ selektado.

La sekvoj de la uzado de tiaj genmodifitaj plantoj estas neimageblaj kaj certe kondukos al terura estonteco dominata de kelkaj grandaj entreprenoj kiel Monsanto.

Eksteraj ligiloj redakti