Sir Rowland Hill, FRS (3a de decembro 1795 – 27a de aŭgusto 1879) estis angla instruisto, inventisto kaj sociala reformisto.[1] Li kampanjis por kompleta reformo de la poŝta sistemo, bazita sur la koncepto de Uniforma Pencopoŝto kaj ties solvo per antaŭpago, faciligante sekuran, rapidan kaj malmultekostan transigon de leteroj. Hill poste servis kiel registara poŝta funkciulo, kaj kutime oni konsideras lin kiel kreinto de la bazaj konceptoj de moderna poŝta servo, inklude la inventon de la poŝtmarko.

Rowland Hill
Persona informo
Naskiĝo 3-an de decembro 1795 (1795-12-03)
en Kidderminster
Morto 27-an de aŭgusto 1879 (1879-08-27) (83-jaraĝa)
en Hampstead
Tombo Abatejo Westminster
Lingvoj angla
Ŝtataneco Unuiĝinta Reĝlando de Granda Britio kaj IrlandoReĝlando de Granda Britio
Familio
Patro Thomas Wright Hill
Patrino Sarah Lea
Frat(in)oj Matthew Davenport Hill • Arthur Hill • Edwin Hill • Frederic Hill
Edz(in)o Caroline Pearson
Okupo
Okupo instruistopolitikistoinventisto
vdr

Hill supozis, ke se leteroj estus pli malmultekoste sendeblaj, homoj, inklude la pli malriĉajn klasojn, ili estus sendantajn pliajn, kaj tiel tio okazigos eventuale pliigon de profito.[2] Proponante alglueblan poŝtmarkon por indiki jam faritan antaŭpagon de la sendaĵo – el kiuj la unua estis la "Penny Black" (nome penca nigraĵo) – en 1840, la unua jaro de la "Penny Post", la nombro de leteroj senditaj en Britio pli ol duobliĝis.[2] Post 10 jaroj, ili denove duobliĝis. Post tri jaroj poŝtmarkoj estis enkondukitaj en Svisio kaj Brazilo, iom poste en Usono, kaj ĉirkaŭ 1860, ili estis jam en 90 landoj.[2]

Notoj redakti

  1. (1910) “HILL, SIR ROWLAND (1795-1879)”, The Encyclopaedia Britannica; A Dictionary of Arts, Sciences, Literature and General Information, 11‑a eldono XIII (HARMONY to HURSTMONCEUAX), At the University Press, p. [htt://archive.org/details/encyclodiabrit13chisrich/e/465 465]–466.
  2. 2,0 2,1 2,2 "The Penny Post revolutionary who transformed how we send letters". Kontrolita 14a de aŭgusto 2019.