Roy A. Tucker

usona astronomo

Roy A. TUCKER (naskiĝis en 1951 en Jackson, Misisipio), estas usona astronomo.

Roy A. Tucker
Persona informo
Naskiĝo 1-an de januaro 1951 (1951-01-01)
en Jackson
Morto 5-an de marto 2021 (2021-03-05) (70-jaraĝa)
en Tucson
Ŝtataneco Usono
Alma mater Universitato de Kalifornio en Sankta-Barbara
Okupo
Okupo astronomo
Verkoj malkovrinto de asteroidoj
vdr

Li grandiĝis en Memphis (Tenesio), en 1966 li fariĝis ano de la Memphis Astronomical Society kaj ricevis magistra grado en Scienca Instrumentado de la Universitato de Kalifornio ĉe Santa Barbara. Li laboris kiel altranga inĝeniero en la "Imaging Technology Laboratory" de la Universitato de Arizono.

Laŭ Minor Planet Center li malkovris aŭ kunmalkovris 661 asteroidojn[1] inter 1996 kaj 2010. Notinda kunmalkovro estas la terrenkonta asteroido 99942 Apophis kun David J. Tholen kaj Fabrizio Bernardi.

En 2002 li estis unu el la 5 scienculoj rekompensita de la "Gene Shoemaker Near Earth Object Grant" de la Planetary Society[2] Tiu premio helpis lin mastrumi kaj provizi sian privatan Observatorion Goodricke-Pigott[3] en Tucson (Arizono).

La asteroido 10914 Tucker[4] estis nomita en lia honoro.

Notoj kaj referencoj redakti

Vidu ankaŭ redakti