Roy Chapman Andrews

Roy Chapman ANDREWS (26a de Januaro, 1884 – 11a de Marto, 1960) estis usona esploristo, aventuristo kaj naturalisto kiu iĝis direktoro de Usona Muzeo de Natura Historio.[1] Li estas ĉefe konata ĉar li estris serion de ekspedicioj tra la politike malfacila Ĉinio de la komenco de la 20a jarcento al la Gobia Dezerto kaj Mongolio. La ekspedicioj faris gravajn malkovrojn kaj alportis la unuajn konatajn fosiliajn dinosaŭrajn ovojn al la muzeo. Liaj popularaj verkoj ĉirkaŭ liaj aventuroj famigis lin.

Roy Chapman Andrews
Persona informo
Naskiĝo 26-an de januaro 1884 (1884-01-26)
en Beloit
Morto 11-an de marto 1960 (1960-03-11) (76-jaraĝa)
en Peninsula Community Hospital
Tombo Oakwood Cemetery
Lingvoj angla
Ŝtataneco Usono
Alma mater Universitato Kolumbio • Beloit College
Familio
Edz(in)o Yvette Borup
Parencoj Kevin Andrews
Okupo
Okupo esploristo • paleontologo • verkistozoologo
TTT
Retejo http://www.roychapmanandrewssociety.org/
vdr

Ekkariero redakti

El 1909 al 1910, Andrews navigis per la ŝipo Albatross al Karibio, kolektante serpentojn kaj lacertojn kaj observante marmamulojn. En 1913, li navigis per la skuno Adventuress kun John Borden al la Arkto. Ili esperis akiri nordpolusan balenan specimenon por la Usona Muzeo de Natura Historio. En tiu ekspedicio, li filmis kelkajn el la plej bonaj vidaĵoj de fokoj iam viditaj, kvankam li ne sukcesis akiri balenan specimenon.

El 1916 al 1917, Andrews kaj lia edzino estris la Azian Zoologian Ekspedicion de la muzeo tra multo de okcidenta kaj suda Junano, same kiel tra la aliaj provincoj de Ĉinio. La libro Camps and Trails in China registras ties spertoj.

Notoj redakti

  1. "Dr. Roy Chapman Andrews Dies. Explorer and Naturalist Was 76. He Discovered Dinosaur Eggs in Asia in 1920's. Headed Natural History Museum". Associated Press in The New York Times. 12a de Marto, 1960. Alirita la 9an de Novembro 2018. "Dr. Roy Chapman Andrews, explorer and naturalist, died here tonight of a heart attack at Peninsula Community Hospital. He was 76 years old."