La Rozmevo, Rhodostethia rosea, estas malgranda mevo, tio estas birdo de la familio de Laredoj kaj ordo de Karadrioformaj. Ĝi ne apartenas al la plej ofta genro Larus, sed male ĝi esta la ununura specio de ĝia genro, nome Rhodostethia.

Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Rozmevo

Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birda klaso Aves
Ordo: Ĥaradrioformaj Charadriiformes
Familio: Laredoj Laridae
Genro: Rhodostethia Rhodostethia
Specio: Rozmevo 'Rhodostethia rosea'
William MacGillivray 1824
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr
Rozmevo2.jpg
Rozmevo2
Dibujo de la especie publicado por Johann Friedrich Naumann en el año 1903.

Disvastiĝo redakti

Ĝi reproduktiĝas en alta arkto de plej norda Kanado, Gronlando kaj nordorienta Siberio. Tiu birdo migras nur mallongajn distancojn suden aŭtune; la plej granda parto de la loĝantaro vintras en nordaj latitudoj borde de la glacia regiono, kvankam kelkaj birdoj atingas pli mezvarmajn regionojn kiel nordokcidenta Eŭropo ekzemple ĝis Britio. En Norda Ameriko oni vidis ekzempleron de Rozmevo tiom sude kiom ĉe la lago Salton en Kalifornio, sed tio estas ege rara.

Aspekto redakti

Tiu eta birdo -29 ĝis 32 cm longa kun enverguro de 90 ĝis 100 cm kaj pezo de 140 ĝis 250 g- estas simila laŭ grando kaj laŭ kelkaj plumaraj ecoj kun la Pigmea mevo. Ĝi estas iomete pli granda kaj flugillonga kaj flugilakra ol tiu specio kaj havas pli pintan voston. La kruroj estas ruĝaj kaj mallongaj. Somera plenkreskulo estas helgriza supre kaj blanka sube kun rozkolora tre klara nuanco en brusto kaj ventro kaj tre difina nigra kolumo iom pli larĝa kaj pli alta ĉenuke. Vintre la rozkoloro kaj kolumo perdiĝas kaj restas nur eta nigra makulo malantaŭ la okulo. La beko estas nigra kaj mallonga, sed fortika. Dumfluge la subaj flugiloj aperas multe pli malhelaj ol la supraj.

Junuloj similas al vintraj plenkreskuloj, sed ili havas malhelan traflugilan bildon kun formo de "W", kiel junuloj de Pigmea mevo kaj pli larĝan nigran finan vostostrion. Junuloj atingas plenkreskan plumaron post du jaroj.

Kutimoj redakti

La Rozmevo, Rhodostethia rosea, reproduktiĝas en marĉaj arktaj estuaroj, tundro aŭ rifoj, en etaj kolonioj foje kun ŝternoj. La ino demetas du aŭ tri ovojn en surgrunda nesto. Ambaŭ gepatroj kovas. La sukceso de la reprodukto dependas el predantoj kaj la klimato.

Tiu birdo manĝas etajn predojn ĉefe fiŝojn kaj krustulojn kaj ofte en kotejoj kiel vadbirdo, sed malofte naĝas. Dum reproduktado ĉefe insektojn.

Voĉo estas pli muzika “klu-klu-klu” ne tiom akra kiel tiuj de aliaj mevoj.

Aliaj redakti

La Rozmevo, Rhodostethia rosea, ricevas la sciencan specian nomon pro la brita eksploristo James Clark Ross. En Esperanto hazarde koincidas similaj literoj “s” de Ross kaj “z” de roz-koloro.

Referencoj redakti

  • Roger Peterson kaj aliaj, Guia de campo de las aves de España y de Europa, Omega, Barcelona.

Eksteraj ligiloj redakti