rr estas digrafo uzata en pluraj lingvoj, ekzemple por la sono [rr] en la Hispana, la Portugala kaj Eŭska alfabetoj. Ĝi ne estas konsiderata memstara litero. Krom en iuj ortografioj de Cigana lingvo kaj en arkaika portugallingva ortografio (antaŭ la 15-a jarcento), ĝi ne aperas en vortokomencoj.

En la eŭska lingvo, Sabino Arana proponis anstataŭe ŕ (r kun dekstra korno «´»). El fonologia vidpunkto r kaj rr (ŕ) reprezentas du apartajn fonemojn.

En la hispana lingvo rr estas la sola vere duobla konsonanto. Ja ekzistas ll, sed ĝi estas propra konsonanto kun apartaj fonemo kaj alfabeta pozicio. Ekzistas ankaŭ cc, sed kutime ĝi estas prononcata [ks] aŭ , do la du partoj havas malsaman prononcon. Kontraŭe, rr estas plilongigo-plifortigo de r.

Vidu ankaŭ redakti

R