Tiu ĉi artikolo estas pri la magazino 红旗 respektive Ruga Flago aperinta inter la jaroj 1958 kaj 1988. Estas ankaŭ aŭtomobila marko samnoma, kaj pliaj uzoj de la nomo. Post kreo de pliaj, samtitolaj artikoloj eblos listigi ilin per apartigilo, sed laŭ la nuna artikola stato tio ankoraŭ ne necesas.

Ruĝa Flago - ĉine 红旗, pinjine Hongqi - estis influa ĉinlingva magazino, kiu ekde junio 1958 ĝis majo 1988 aperis en Pekino. Ĝi estis unu el la organoj de la Komunista Partio de Ĉinio, kaj ties centra komitato estis la eldonisto. Aparte en la 1960-aj jaroj, iuj ĉefartikoloj de la gazeto pere de la Fremdlingva Eldonejo Pekino aperis ankaŭ libroforme en Esperanto; kaj iujn politikajn publikaĵojn kune verkis la redakcioj de la periodaĵo Ruĝa Flago kaj de la sampartia taggazeto Renmin Ribao.

Ruĝa Flago
红旗
Hongqi
revuo
Speco magazino

Posedanto Komunista Partio de Ĉinio
Establodato junio 1958
Ĉesigita publikado majo 1988

vdr

La periodaĵo havis signife maoisman profilom, antaŭ kaj ne malpli sub la Kultura Revolucio. La nomo kompreneble estas aludo kaj al la ruĝa flago kiel simbolo de komunismo respektive de la laborista klaso ĝenerale kaj al la ŝtata flago de Ĉinio konkrete.

Ĝi finiĝis en 1988 dum la rega epoko de la ĉina ŝtatestro Deng Xiaoping kaj estis anstataŭita per nova publikaĵo nomata Qiushi.