Je la 7-a de decembro 2005, dum internacia konferenco, ekestis nova simbolo uzota de la diversaj societoj de la movado Ruĝa Kruco ~ Ruĝa Krescento tra la mondo. Ĝi aperos kiel flago aŭ kiel emblemo sur brakbendoj, konstruaĵoj, veturiloj, ŝipoj, k.t.p. . La Ĝeneva Konvencio de 1949, kiu rajtigas la ekziston de la simboloj (la ruĝa kruco kaj la ruĝa krescento) devis esti modifata tiucelen.

La Ruĝa Kristalo kiel neŭtrala simbolo internacinivele uzata

La nova simbolo nomiĝas ruĝa kristalo kaj aspektas kiel ruĝa rombo : ĝi ne ekaperas por anstataŭi alia(j)n jam ekzistanta(j)n simboloj(n) sed nur intencas proponi alternativon, pli neŭtralan, internacie agnoskendan. Ekzemple, ĝi ebligas al iu lando ne elekti inter la kruco kaj la krescento de luno kiuj povas aperi kiel religiaj simboloj. La lando Israel, kiu neniam estis subskribinto de la Ĝeneva Konvencio, rajtas uzi kaj la Ruĝan Kristalon internacinivele kaj daŭrigi la uzadon, enlande, de sia propra simbolo, la Ruĝa David-Stelo.

Ĵaŭdon, la 22-an de junio 2006-a, la aprobon de la tria simbolo (la Ruĝa Kristalo) aplikis la gvidantoj de la Internacia Ruĝa Kruco, kiuj samtempe akceptis la aliĝojn de du novaj membroj kiel partneraj socioj, Israelo kaj Palestino.