Ruĝa Monto (Erfurto)

Erfurto

Ruĝa Monto (germane: Roter Berg) estas 234 m alta monteto en la nordo de Erfurto.

Nomo kaj situo redakti

Ĝia nomo originis el la tie oftanta ruĝa keŭpro-ŝtono, el kio oni dum jarcentoj faris brikojn. Ĝi elstaras el Turingia Baseno.

Sur la Ruĝa Monto estas ekde 1958 la Zoologia ĝardeno de Erfurto; dum la 1920-aj jaroj ekzistas tie la unua erfurta flugkampo. Ĉirkaŭas ĝin la kvartalo Erfurt-Roter Berg (sudoriente), la Sulzer-setlejo (oriente), etĝardenoj (norde) kaj brikofabriko de la firmao Wienerberger (nordokcidente).

Ŝanĝo de rolo redakti

Dum multe da tempo la Ruĝa Monto servis kiel ŝutmonto de rubaĵoj, antaŭ ol esti rekultivita kaj ŝanĝita tiel en rifuĝan zonon por kreskaĵoj kaj bestoj kiel en ripozumlokon por homoj. En la 2005-a jaro granda parto de la iamaj argilominoj (ĉ. 5,5 hektaroj) estis alifarita kiel biotopo.

Aliaj protektindaj areoj estas planitaj. Jam en 1997 la urbo Erfurto estis deklarinta la tuton (inkluzive de la loĝataj areoj) pejzaĝo protektinda celante savgardi ankoraŭ ekzistantajn biotopojn kaj aliajn natursimilajn angulojn kontraŭ ebla perdo.

Eksteraj ligiloj redakti