La Tadrart Rouge (signife "Ruĝa Tadrart") estas montaro en plej sudorienta Alĝerio.

La Ruĝa Tadrart ĉe Ĝanet.

Priskribo redakti

La Ruĝa Tadrart estas ĉirkaŭ 100 km longa suda plilongaĵo de la Libia Tadrart Akakus. Ĝi atingas sian maksimuman altaĵon de 1,340 m je la suda pinto de la montaro ĉirkaŭ 160 km sudoriente de Ĝanet.

La areo de la Ruĝa Tadrart estas bone konata pro la spektakla oranĝeca koloro de la sabloj kontraste kun la krutaj malhelruĝaj rokformaĵoj de la montaro.[1][2]

Referencoj redakti

Vidu ankaŭ redakti

Eksteraj ligiloj redakti