Ruĝbeka teksbirdo

La ruĝbeka teksbirdo (Quelea quelea) estas birda specio el familio de ploceedoj (Ploecidae, teksbirdedoj), el ordo paseroformaj. Ĝi havas malgrandan korpon, brunetan koloron.

Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Ruĝbeka teksbirdo
masklo
masklo
ino
ino
Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birda klaso Aves
Ordo: Paseroformaj Passeriformes
Familio: Ploceedoj Ploceidae
Genro: Quelea Quelea
Specio: Ruĝbeka teksbirdo Quelea quelea
Linnaeus 1758
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

La ruĝbeka teksbirdo vivas en Afriko en tiomgranda kvanto, ke ties grupoj formanĝas la grenrikolton, derompiĝas sub ili la branĉoj de la ripozarboj. Ĝi vivas en dorna-arbusta areo, kie la maskloj konstruas centon da nestoj sur unuopaj arboj. La nuptoplumaro de la virbirdo estas kun nigra vangomakulo kaj rozkolora brusto. Ĉiu paro flegas 2–3 idojn, kiuj migras dum unu jaro plurcent km kaj tie ekgeneriĝas.

Ilia damaĝa konduto estas kondukebla parte al plimultiĝo de la homoj, ekuzo de la ĝis tiam stepaj regionoj. Tiuj eventoj malpliigas ilian vivmedion.

Oni taksas ilian nombron je 1,5 miliardoj. Ili apenaŭ havas naturan malamikon - krom krokodilo dum trinkado -, tiel homoj ofte uzas dinamiton kaj kemiaĵojn amase mortigi ilin.