La Ruĝdorsa lanio (Lanius collurio) estas malgranda paserina birdo kiu apartenas al plej tipa genro Lanius de la familio de Laniedoj.

Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Ruĝdorsa lanio

Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birdoj Aves
Ordo: Paseroformaj Passeriformes
Familio: Laniedoj Laniidae
Genro: Lanius
Specio: L. collurio
Lanius collurio
Linnaeus, 1758
Konserva statuso
{{{220px}}}
Konserva statuso: Malplej zorgiga[1]
Natura arealo  Reproduktaj teritorioj  Migrado  Vintrejoj
Natura arealo
  •  Reproduktaj teritorioj
  •  Migrado
  •  Vintrejoj
  • Natura arealo
  •  Reproduktaj teritorioj
  •  Migrado
  •  Vintrejoj
  • Aliaj Vikimediaj projektoj
    vdr

    Aspekto redakti

     
    Ruĝdorsa lanio

    Ĝi 16–18 cm kaj havas dikan, hokfinan bekon. La masklo havas ruĝecbrunan dorson kaj blugrizajn kaposupron kaj pugon. La tipa inter lanioj larĝa okulstrio estas nigra kun blanka superokula strieto, ankaŭ la gorĝo blanka, la korposubo blankeca kun rozkolora nuanco. La vosto estas nigra, la eksteraj vostoplumoj estas parte blankaj en supraj partoj, do bildo simila al tiuj de enantoj. La flugilplumoj estas malhelaj.

    La femalo - en ordinaraj cirkonstancoj – havas nek la nigran okulstrion, nek la grizan korposupron. Ŝia dorso estas pala rusta-bruna. Ŝia korposubo estas flaveta kun ondaj, brunaj krucaj strioj (skvameco). La junbirdoj similas al la femalo, sed ilia plumaro estas pli ruĝeca.

    Ĝia voĉo estas raspa "ĉet, ĉek", ĝia kanto estas mallaŭta, belsona pepado, en kiun ĝi plektas la klakantajn voĉojn kaj imititajn kantojn de aliaj birdoj.

    Kutimoj redakti

    La ruĝdorsa lanio flugas rekte; ĝi kelkfoje flugstaras aŭ glisas sube por kapti la predon. Ĝi plej ofte gvatobservas de sur elstaranta branĉo.

    Ĝi manĝas grandajn insektojn, malgrandajn ranojn, lacertojn, musojn, sorikojn kaj birdetojn. Ĝi ofte dornopikas la kaptitajn nutraĵojn kaj ofte kolektas tre abundan nutraĵaron por mizeraj tempoj, se abundas la predaro.

    Ĝia vivloko estas la arbustaj areoj, apudvojaj heĝoj, makisoj. Ili reproduktiĝas ankaŭ en malferma kultivata kamparo kun kratago kaj Hundorozo.

    Ĝi konstruas neston sur arbustoj aŭ arbedoj, relative sube dum 4-6 tagoj kaj la femalo demetas 5-7 ovojn.

    Distribuado redakti

    Ĝi estas migranta birdo, ĝi reproduktiĝas en Eŭropo (el norda Iberio al suda Skandinavio kaj al Orienta Eŭropo) kaj okcidenta Azio kaj vintras en tropika Afriko; la unuaj maskloj alvenas fine de aprilo, komence de majo el Afriko. Ĝi preskaŭ malaperis en okcidenta Eŭropo pro evoluo en la agrikulturo (la troa agrikulturigo instigis intensan ekuzon de malbonaj agroj). Ekzemple la specio estas probable formortinta en Britio kiel reproduktanta birdo, kvankam oftas kiel migranta. Ĝi estas protektata birdo en Britio laŭ Biodiversity Action Plan. En Hungario nestas 600 000 paroj, kiu estas 30 % de la populacio de Ruĝdorsa lanio en la Eŭropa Unio. Freŝdate, ede 2004, pligrandigo de la nombro de nestofarantaj paroj observiĝas en Belgujo, Francujo kaj Nederlando [2]. En Hispanio dum jardekoj la specio estis registrita nur en nordaj montaroj (el Pireneoj al Galegio) kaj lastatempe ekdisvastiĝis laŭ la Centra Sistemo. En Oktobro 2020 oni publikigis detalan studon kiu montris la evoluon de tiu disvastiĝo.[3]

    La Ruĝdorsa lanio iĝis en 2006, la birdo de la jaro en Hungario.

    Rijado, Saŭdarabio, Aprilo 1993
     
    Lanius collurio - MHNT
     
    ovoj de Cuculus canorus canorus en nesto de Lanius collurio - Muzeo de Tuluzo

    Referencoj redakti

    1. BirdLife International (2004). Lanius collurio. Internacia Ruĝa Listo de Endanĝeritaj Specioj, eldono de 2006. IUCN 2006. Elŝutita 12 Majo 2006. Datenbaza listano inkluzivas kialon kial ĉi tiu specio estas malplej zorgiga
    2. Anonimo 2010 : Op de voorgrond : de Grauwe Klauwier. Mens en Vogel, 48/2, 6-11. nederlande
    3. Juan Carlos Hidalgo, Carlos Talabante, Elena Baonza kaj Alfredo H. Ortega, "Así fue cómo colonizó el alcaudón dorsirrojo el Sistema Central", Quercus, 416, Oktobro 2020, pp. 16-23.

    Literaturo redakti

    Identigo redakti

    Eksteraj ligiloj redakti