Ruĝeckola neĝopasero

La Ruĝeckola neĝopasero (Montifringilla ruficollis) estas malgranda paserina birdo de la familio de Paseredoj. Spite la scienca nomo, ĝi estas pasero kaj ne vera fringo.

Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Ruĝeckola neĝopasero
Ruĝeckola neĝopasero
Ruĝeckola neĝopasero

Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birdoj Aves
Ordo: Paseroformaj Passeriformes
Familio: Paseredoj Passeridae
Genro: Montifringilla
Specio: 'M. ruficollis'
Montifringilla ruficollis
(Blanford, 1871)
Konserva statuso
{{{220px}}}
Konserva statuso: Malplej zorgiga
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

Ĝi troviĝas en Ĉinio, Pakistano, Barato kaj Nepalo. Ties natura habitato estas moderklimata herbejo.

Ĝi estas iom simila al la Afgana neĝopasero kaj al la Davida neĝopasero. Ĝi havas tre brunan dorson tre striecan je nigro. La pugo kaj krono estas helbrunaj sen strieco sed la frunto estas blanka kiel ĉe la Blankapuga neĝopasero. Kiel ĉe la Afgana neĝopasero, ankaŭ la masklo de tiu specio montras tre markatan nigran maskon sed eĉ pli markatan kaj pli longan al la orelareoj kaj kiu pluas suben duoble al la gorĝo, tre kontraste inter tre blankaj mentono kaj vangoj. La plej karaktera kaj distinga eco de tiu specio estas ruĝecbruna larĝa strio kiu etendas el la orelareo ĉirkaŭante la vangojn al la kolflankoj, de kio venas kaj la komuna nomo kaj la latina scienca nomo kie ruficollis signifas pli malpli "de ruĝecbruna kolo". La subaj partoj estas blankaj kun helbrunaj nuancoj en flankoj. Beko kaj kruroj estas nigrecaj.

Oni agnoskas du subspeciojn kiuj estas la jenaj:

  • isabellina (Stegmann, 1932) – nordo de Tibeta Altebenaĵo el orienta Kunlun Ŝan kaj Altun Ŝan orienten al okkcidento de Montoj Kilianoj.
  • ruficollis (Blanford, 1871) – sudo kaj oriento de Tibeta Altebenaĵo orienten al centra Ĉinio (sudokcidenta Kinghajo kaj okcidenta Siĉuano), suden al norda Himalajo (norde Nepalo orienten al Sikimo).

Referencoj redakti

Eksteraj ligiloj redakti