La Ruĝkrona kapito (Capito aurovirens) estas specio de birdoj de la familio de Ramfastedoj aŭ de propra familio de Kapitonedoj, laŭ kelkaj fakuloj, sed ĉiukaze parencoj de tukanoj, tukanetoj, Sudamerikaj barbuloj ktp.

Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Ruĝkrona kapito
Ruĝkrona kapito
Ruĝkrona kapito
Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birdoj Aves
Ordo: Pegoformaj Piciformes
Familio: Ramfastedoj Ramphastidae
Genro: Capito
Specio: C. aurovirens
Capito aurovirens
(Cuvier, 1829)
Konserva statuso
{{{220px}}}
Konserva statuso: Malplej zorgiga
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

Aspekto redakti

Tiu ĉi specio montras evidentan ekzemplon de seksa duformismo. Ambaŭ seksoj montras brunverdecan dorson, flavoranĝan rimarkindan bruston kaj grizverdecan ventron. La masklo estas pli buntkolora, kiel kutime en kazoj de seksa duformismo. Li montras tre rimarkindan ruĝajn kronon kaj nukon (de kie devenas la nomo de la specio). Sube estas mallarĝa blanka borda linio kaj pli sube traokula larĝa strio bruneca kiu kunigas tra la vizaĝo kun la dorso. La beko estas grizeca, fortika, mallonga kaj tre mallarĝa en bazo; sube de la bekobazo kaj kiel supra bordo de la flavoranĝa brusto estas iome da blanko. La okuloj estas malhelaj kaj la kruroj grizecaj.

Disvastiĝo redakti

Ĝi troviĝas en la amazona Brazilo, Kolombio, Ekvadoro kaj Peruo. Ties natura habitato estas subtropikaj aŭ tropikaj humidaj arbaroj de malaltaj teroj, subtropikaj aŭ tropikaj marĉoj kaj tre degraditaj arbaroj.

La teritorio de la Ruĝkrona kapito estas la okcidenta-centra Amazona Baseno centrita en la riveroj Amazono kaj Marañón; la teritorio etendiĝas okcidenten el la montetoj de Andoj al suda Kolombio, orienta Ekvadoro, aŭ la plej malalta duono de la norda fluparto de la rivero Ucayali en norda Peruo. La teritorio oriente de la kunfluo de la rivero Madeira kun la Amazono, estas limigita de kaj iome koincidas kun la okcidenta teritorio de la Brunbrusta kapito sude de la Amazono. La specio troviĝas en la tuta orienta amazona Ekvadoro.

Fonto redakti

Eksteraj ligiloj redakti