La Ruĝvosta galbulo au Ruĝvosta jakamarao (Galbula ruficauda) estas preskaŭpaserina birdo de la familio de Galbuledojjakamaraoj, kiu reproduktiĝas en tropika Nova Mondo en suda Meksiko, Centrameriko kaj Sudameriko tiom sude kiom ĝis suda Brazilo, norda Argentino kaj Ekvadoro.

Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Ruĝvosta galbulo
Ruĝvosta galbulo (masklo)
Ruĝvosta galbulo (masklo)

Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birdoj Aves
Ordo: Pegoformaj Piciformes
Familio: Galbuledoj Galbulidae
Genro: Galbula
Specio: G. ruficauda
Galbula ruficauda
(Cuvier, 1816)
Konserva statuso
{{{220px}}}
Konserva statuso: Malplej zorgiga
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

Priskribo redakti

 
Ino

La jakamaraoj estas eleganta brilkoloraj birdoj kun longaj bekoj kaj vostoj. La Ruĝvosta galbulo estas tipe 25 cm longa kun 5 cm longa nigra beko. La subspecio G. r. brevirostris havas, kiel la latina nomo sugestas, pli mallongan bekon. Tiu ĉi birdo estas metalverda kun flaveca irizoj supre kaj la subaj partoj estas ĉefe oranĝecaj, inkludante la subvoston (kio nomigas la specion), sed estas verda brusta zono. Seksoj diferenciĝas pro tio ke la masklo havastre kontrastan blankan gorĝon, kaj la ino sablokoloran gorĝon; ŝi havas ankaŭ pli palajn subajn partojn. La raso G. r. pallens havas kuprokoloran dorson en ambaŭ seksoj.

Kutimoj redakti

Tiu ĉi neotropisa specio estas loĝanta reproduktulo en ampleksa rango de sekaj aŭ humidaj arbaroj aŭ arbustejoj. La ino demetas 2 al 4 ruĝecpunktitajn blankajn ovojn en tunelo en riverbordo aŭ termitejo.

Tiu insektomanĝanto ĉasas el ripozejo-gvatejo, kie sidas havante la bekon supren; de tie saltas al la insektopredo, kiun kaptas dumfluge. La birdo distingas inter manĝeblaj kaj nemanĝeblaj papilioj laŭ la korpoformo (Chai 1996).

La voĉo de la Ruĝvosta galbulo estas akra pii-op, kaj la kanto altatona piio-pi-piio-pi-pi-pi, fine per trilado.

Subspecioj redakti

  • Galbula ruficauda brevirostris Cory 1913
  • Galbula ruficauda heterogyna Todd 1932
  • Galbula ruficauda melanogenia Sclater, PL 1852
  • Galbula ruficauda pallens Bangs 1898
  • Galbula ruficauda ruficauda Cuvier 1816
  • Galbula ruficauda rufoviridis Cabanis 1851

Referencoj redakti

  • BirdLife International (2004). Galbula ruficauda. Internacia Ruĝa Listo de Endanĝeritaj Specioj, eldono de 2006. IUCN 2006. Elŝutita 11a Majo 2006. Malpli zorgiga
  • Chai, Peng (1996): Butterfly visual characteristics and ontogeny of responses to butterflies by a specialized tropical bird. Biological Journal of the Linnean Society 59(1): 37–67.
  • Richard, A Guide to the Birds of Trinidad and Tobago, 2a eldono, 1991, Comstock Publishing, isbn = 0-8014-9792-2.
  • Hilty, Steven L , Birds of Venezuela, Christopher Helm, 2003, Londono, isbn = 0-7136-6418-5 .

Eksteraj ligiloj redakti