La ruanda franko - ruande Ifaranga y'u Rwanda, france franc rwandais - estas la nacia valuto de Ruando. Unu franko estas dividita je cent centimoj. La internacia valuta kodo laŭ la normo ISO 4217 estas RWF.

Ruanda franko
valuto • franko
Ŝtato: Ruando
Subdivido: 100 centimoj
Kodo laŭ ISO 4217: RWF
Mallongigo: RF
Ŝanĝokurzo 1 usona dolaro = 580 RWF

1 eŭro = 820,246 RWF (la 4-an de novembro 2010)

vdr

Estas planoj enkonduki en Ruando samkiel en Kenjo, Tanzanio, Ugando kaj Burundo komunan valuton, kiu nomiĝus "orientafrika ŝilingo".

Eksteraj ligiloj redakti