Rub-al-Ĥalo

dezerto en suda Arabio

Rub-al-ĤaloRub' al-Ĥali (arabe الربع الخالي‎, ar-Rubʿ al-Ĥālī "Malplena Angulo", angla transliterigo ankaŭ Rub al-Khali) estas la tria plej granda sablodezerto de la tero. Preskaŭ senhoma, ĝi kovras la sudan trionon de la araba duoninsulo. Ĝia formiĝo – same kiel tiu de Saharo – estis kaŭzata de alizeaj ventoj, Rub-al-Ĥalo do estas tipa alizea dezerto.

Rub-al-Ĥalo
Geografia regiono
dezerto [+]

LandoSauda Arabio

- koordinatoj20° 0′ 0″ N, 50° 0′ 0″ O (mapo)2050Koordinatoj: 20° 0′ 0″ N, 50° 0′ 0″ O (mapo)
Areo680 000 km² (68 000 000 ha) [+]


Rub-al-Ĥalo (Tero)
Rub-al-Ĥalo (Tero)
Situo de la ekoregiono Rub-al-Ĥalo ruĝe markita sur la Araba duoninsulo

Rub-al-Ĥalo (Sauda Arabio)
Rub-al-Ĥalo (Sauda Arabio)
DEC

Vikimedia Komunejo:  Rub' al Khali [+]
vdr
La regnoj sude de la dezerto ĉirkaŭ la jaro 100 antaŭ nia erao

Geografio redakti

La dezerto etendiĝas sur ĉ. 780.000 km² de Naĝdo en la nordo (tie komenciĝas la dezerto Nefud) ĝis Hadramaut (Jemeno) en la sudo. En nordoriento Rub-al-Ĥalo etendiĝas ĝis la Unuiĝintaj Arabaj Emirlandoj. En la sudo Rub-al-Ĥalo limas al regionoj kiel ekzemple Dofaro (Omano), kiuj estas klimate jam influataj de musono.

La dezerto konsistas ĉefe el sablaj dunoj, foje ĝis 300 m altaj. Ili etendiĝas sur areo de 500.000 km². Multaj el la sekriveroj (uedo, vadio) de la Araba duoninsulo finiĝas en Rub-al-Ĥalo.

Klimato kaj vegetaĵaro redakti

Rub-al-Ĥalo havas malpli ol 50 mm da precipitaĵo jare, ĝi havas aridan (sekegan) klimaton. La temperaturoj skaliĝas inter frosto nokte ĝis 60 °C dumtage. Spite al tiuj severaj kondiĉoj la sablodezerto havas propran ekosistemon: en la tuta dezerto troviĝas araneoj, ronĝuloj kaj kelkaj - kvankam malmultaj - specioj de plantoj.

Homoj redakti

Rub-al-Ĥalo estas grandparte ne esplorata, se oni preterlasas la satelitfotojn. Ĝis hodiaŭ ĝi apartenas al la plej mealireblaj regionoj de la tero. Eĉ la beduenoj evitas ĝin kaj nur ĉe la dezertrandoj bredas kaj paŝtas kamelojn.

Ĝis la jaro 300 ĝi estis trapasata de olibano-karavanoj. La dezertiĝo de la regiono progresis dum la lastaj jarmiloj, malebligis negoc-vojaĝojn kaj tiel la iam riĉa komercurbo Ubar estis forlasita kaj dronis en la sablo.

La unuaj ekspediciaj trapasoj de la dezerto (fare de eŭropanoj) sukcesis al la britoj Bertram Thomas (1931) kaj John Philby (1932). Inter 1946 kaj 1950 Wilfred Thesiger trapasis la regionon plurajn fojojn kaj parte mapis la dezerton kaj la omanajn montarojn. Nuntempe diversaj kompanioj gvidas ekskursojn gvidatajn de GPS.

Literaturo (germanlingva) redakti

  • Wilfred Thesiger: Die Brunnen der Wüste. Malik, sen lok-indiko, marto 2002, ISBN 3890292259
  • Bruce Kirkby, Maurus Pascher: Im leeren Viertel. Piper, sen lok-indiko, aprilo 2003, ISBN 3492238653

Eksteraj ligiloj redakti

Bildoj redakti