Ruben Sevak

armena poeto

Rupen ÇILINGIRYAN (SEVAG)Ruben SEVAK (armene: Ռուբէն Հովհաննեսի Չիլինկիրյան −Սեւակ; naskiĝis en Silivri, Otomana Imperio, la 15-an de februaro 1885 kaj mortis en Çankırı, Otomana Imperio, la 26-an de aŭgusto 1915) estis armena poeto, prozisto kaj kuracisto.[1][2]

Ruben Sevak
Persona informo
Naskonomo Ռուբէն Չիլինկիրեան
Naskiĝo 15-an de februaro 1885 (1885-02-15)
en Silivri,  Otomana Imperio
Morto 26-an de aŭgusto 1915 (1915-08-26) (30-jaraĝa)
en Çankırı,  Otomana Imperio
Mortokialo armena genocido
Lingvoj armenafranca
Loĝloko Konstantinopolo
Ŝtataneco Otomana Imperio
Alma mater Berberian School • Universitato de Laŭzano
Okupo
Okupo poeto • kuracistoverkisto
vdr
Ruben Sevak prezentita sur 2011 armena Stampo
Ruben Sevak prezentita sur 2011 armena poŝtmarko.

Biografio redakti

Rupen Sevak ricevis sian edukon en sia naskiĝloko en la Askanaza-lernejo. Li tiam translokiĝis al Konstantinopolo kaj studis ĉe la prestiĝa Berberia Lernejo. Post finado de siaj studoj en 1905, li iris al Laŭzano, Svislando, por studi en la medicina fakultato. Li renkontis tie sian estontan edzinon, Helene Apell.[3] Post kompletigo de lia trejnado en Eŭropo en 1911, li decidis iri reen al Konstantinopolo en 1914 kun sia familio. Ĉi tiu decido kostus al li lian vivon. Li estis arestita je la komenco de la armena genocido la 24-an de aprilo 1915 kaj mortigita la 26-an de aŭgusto 1915.[1][2]

Kreiva poeto redakti

La unua poemo de Sevag estis presita en 1905. Sevag plejparte estas konata kiel lirikisto kiu skribis en la stilo de armena lirika ampoezio. Li ankaŭ komponis multajn amkantojn, kiuj estis tre aklamitaj por sia sento kaj profundo. La freŝeco kaj precizeco de la lingvo estas karakterizaĵo de lia poezio. Krome, la poezio estas konata pro sia ŝanĝiĝanta metriko kaj pro lia muziktalento.

Sevak estas nombrita inter la patriotaj kaj humanismaj poetoj, kaj hodiaŭ li estas honorita kiel armena heroo. Lia poezio kaptas la historion kaj esencon de okcidenta armena literaturo kreante komplete novan ĝenron.

Referencoj redakti

  1. 1,0 1,1 Hacikyan, Agop. (2005) Nourhan Ouzounian: The Heritage of Armenian Literature Volume III: From the Eighteenth Century to Modern Times. Detroit, MI: Wayne State University Press, p. 1072. ISBN 0-8143-2815-6.
  2. 2,0 2,1 Gregoire Balakian: Le Golgotha arménien, Le cercle d'écrits caucasiens, La Ferté-Sous-Jouarre 2002 (vol. 1) (ISBN 2-913564-08-9) pp. 442
  3. Der Dichter und seine Frau. Deutsch-Armenische Gesellschaft. ADK 139, p. 46-48

Vidu ankaŭ redakti

Eksteraj ligiloj redakti