La Rubenidoj (armene Ռուբինյաններ [Rubinjanner]) estis armena dinastio kiu regis parton de Kilikio kaj fondis la Armenan reĝlandon en Kilikio. La dinastio prenas sian nomon de sia antaŭulo, la armena princo Rubeno la 1-a. La rubenidoj estis princoj kaj poste reĝoj de Kilikio en la jaro 1080 p.K. ĝis kiam alia dinastio, la Hetumidoj ekregis meze de la 13-a jarcento.

Rubenidoj
Dinastio
Blazono
Blazono
nobela familio
Lando Armena reĝlando en Kilikio vd
Dinastiaj rilatoj
Fondinto Rubeno la 1-a de Armenio vd
Branĉo de armena nobelo vd
Branĉoj Hetumidoj vd
Regadoj
Reĝoj de la Armena reĝlando en Kilikio
Dum 1080 ĝis 13-a jarcento
Sekvanto Hetumidoj
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

La nova Armena ŝtato starigis rilatojn kun Eŭropo kaj ludis gravan rolon dum la Krucmilitoj, provizante la okcidentajn kristanojn (kruckavaliroj) per armiloj kaj rifuĝon por la milito en Jerusalemo.