Rubigen

komunumo de Svislando
Por samtitola artikolo vidu la paĝon Rubigen (stacidomo).


Rubigen estis ĝis la 31-a de decembro 2009 komunumo de la distrikto Konolfingen kaj ek de la 1-a de januaro 2010 komunumo de la administra distrikto Berno-Mezlando en Kantono Berno, Svislando. Ĝi havis 2865 loĝantojn je la 31-a de decembro 2010.

Rubigen
Blazono de Rubigen
Blazono de Rubigen
Blazono de Desiswil ĉe Münchenbuchsee
Rubigen
Rubigen
Strato en la vilaĝocentro de Rubigen
komunumo en Svislando
Kantono Berno
Administra distrikto Berno-Mezlando
Malnova distrikto ĝis 2009 Konolfingen
Koordinatoj  46° 53′ 56″ N 7° 32′ 37″ O / 46.89889 °N, 7.54361 °O / 46.89889; 7.54361 (mapo)Koordinatoj: 46° 53′ 56″ N 7° 32′ 37″ O / 46.89889 °N, 7.54361 °O / 46.89889; 7.54361 (mapo)
Nombro de loĝantoj 2865
Areo 6,93 km²
Alteco 549 m super marnivelo
Poŝtkodo 3113
Komunumkodo 0623
Mapo de Rubigen
Mapo de Rubigen
Mapo de Rubigen
vdr

Geografio redakti

Rubigen situas en la Svisa Mezlando ĉe la orienta bordo de la rivero Aro, proksimume 10 kilometrojn sudoriente de la federacia urbo Berno. La komunumo konsistas el la vilaĝoj Rubigen, Kleinhöchstetten, Oberholz, Hunziken (apud la ponto trans Aro) kaj Beitenwil, kaj la nova kvartalo Schwarzbach.[1]

La teritorio de la komunumo etendiĝas sur areo de 6,93 km², de kiuj 19,9% estas kovritaj de arbaro, 53,5% servas por agrikulturo kaj 20,9% por setlado. [2]

Najbaraj komunumoj redakti

La komunumo Rubigen limas en nordoriento al Worb, en oriento al Trimstein, en sudo al Münsingen, en okcidento al Belp, kaj en nordokcidcento al Allmendingen.

Trafiko redakti

Tra Rubigen pasas la kantona ĉefvojo n-ro 6 de Berno al Thun, kiu en la centro de Rubigen kruciĝas kun la kantona ĉefvojo n-ro 221 de Worb al Belp. Tra la komunuma teritorio pasas la svisa aŭtovojo A6, al kiu la komunumo disponas pri propra alveturejo. Rekte aliflanke de la rivero Aro situas la internacia Flughaveno Berno-Belp. La komunumo disponas pri stacidomo ĉe la trajnlinio de Berno-Lötschberg-Sempiono-Fervojo de Berno tra Thun al Brigo. Krome ekzistas buslinio de Belp al Worb.

Historio redakti

La unua dokumenta mencio de Rubigen datiĝas el la jaro 1267 kiel Rubingen. Jam pli frue menciĝis la setlejeto Hunziken en la jaro 982 kiel Huncinga.[3] Sur la teritorio de la komunumo estis trovitaj diversaj objektoj el la neolitiko, bronzepoko kaj La-Tène-epoko. Dum mezepoko Rubigen estis parto de la Senjorujo Münsingen. Ek de la 16-a jarcento Rubigen apartenis al la berna tribunalejo Konolfingen. En la iama Kastelo Rubigen en la vilaĝeto Beitenwil hodiaŭ troviĝas socipedagogia komunumo. En la jaro 1993 Allmendingen ĉe Berno, kiu ĝis tiam estis parto de Rubigen, disiĝis de la komunumo kaj fariĝis aparta loĝantarkomunumo.[4]

Notoj kaj referencoj redakti

Vidu ankaŭ redakti

Eksteraj ligiloj redakti

Bildoj redakti