Ruboforbruligo estas termika procedo de ruboprilaborado kiu okazas en specialaj rubforbruligejoj. Oni konsideras tiel ankaŭ pirolizo, akvigo kaj sekigo de rubaĵoj. Hodiaŭ oni preferas ruboforbruligon al rubodeponon, ĉar ne prilaboritaj rubaĵoj ne respondas la kondiĉoj de deponebleco, ĉar ili enhavas tro da partoj organikaj kaj estas facile ellaveblaj.

Metodo redakti

Ruboforbruligo estas termika traktado de ruboj por malpligrandigi ties volumenon kaj neniigi aŭ senmovigi toksajn enhavojn (ekzemple pri malsanulejrubaĵoj, toksaj ruboj de entreprenoj).

Procezo redakti

Dikaj libroj brulas malbone, ĉar la folioj estas kunaj kaj povas bruli nur je la eksteraj bordoj. Fakuloj (germanaj) nomas tiun efekton "telefonlibrefekto".

La forbruligo estas 5-etapa procezo komprenante:

  • 1. sekigo (sen oksigeno),
  • 2. vaporigo (sen oksigeno),
  • 3. malgazigo (sen oksigeno),
  • 4. gazigo (kun oksigeno),
  • 5. restforbruligo (kun oksigeno).

La etapoj 1 ĝis 3 estas teknike nomitaj pirolizo.

Utiligo redakti

La energio kiun produktas forbruligo de rubaĵoj povas esti utiligita termike aŭ elektre. Ne facilas kompari la energian bilancon inter la produktado kaj la forbruligo de iu artiklo.

Alternativoj redakti

Dum reuzo de specpuraj plastoj, la kvanto, kiu estas kreita kiel energio dum la bruligo, povas krei novan produkton. Tamen la specpureco kutime ne ekzistas inter kolektitaj hejmrubaĵoj, kaj oni do aŭ recikligas al produkto kun malpli grandaj kvalitoj, aŭ kun aldonaj teknikaj procezoj al samkvalita produkto.

En Germanio oni rajtis deponi neprilaboritajn rubaĵojn nur ĝis la 31-a de majo 2005. Komunumoj devas do konstrui rubaĵprilaborejojn. Ekzistas pluraj aliaj metodoj por prilabori rubojn, ekzemple malvarmaj rubaĵprilaborteknikoj, kiuj estis akceptitaj de la germana registaro kiel samvaloraj anstataŭ ruboforbruligo.

Eksteraj ligiloj redakti

En la germana: