La termino rubomanĝaĵo (traduko de la termino anglalingva junk food) referencas al manĝaĵo kiu enhavas, ĝenerale, altajn nivelojn de grasoj, salo, kondimentojsukeroj (kiuj stimulas la apetiton kaj la soifon, kio rezultas en granda komerca intereso por la negocoj kiuj liveras tiun tipon de manĝaĵo) kaj nombrajn manĝaldonaĵojn, kiel ununatria glutamato potencigitajn de la gusto aŭ la tartrazino (kolorigilo).

Propagando incitanta manĝi malmultekoste. La hispanlingva diraĵo signifas: se vi malhavas monon, jen kokaĵo nur je du dolaroj.
Naĉoj kun fromaĝo.
Entreprenoj de rapidaj manĝaĵoj.

Potenciale, ĉiuj manĝaĵo estas malprofitaj por la sano, se oni troigas ties konsumon, sed tiuj konsiderataj rubomanĝaĵoj faras tion pli grandmezure ĉar necesas malpli grandajn kvantojn por produkti nedeziratajn efikojn aŭ ĉar oni konsumas ilin en pli grandaj kvantoj, kio okazas pro ties konsumfacileco (rapida manĝaĵo) aŭ pro la socia uzado de ties konsumo (ligita al formoj de distro de junuloj). Povas okazi ankaŭ ke determinitaj sociaj tavoloj, aŭ tiuj kiuj suferas determinitajn antaŭajn malsanojn, estas pli suferemaj al ties efikoj. Kutime oni rilatas la konsumon de rubomanĝaĵo kun la obezeco, la kormalsanoj, la diabeto, la kario kaj la celulito. La rubomanĝaĵo havigas al la konsumanto grasojn, kolesterolon, sukerojn kaj salon, dum saniga manĝaĵo havigas fibrojn, proteinojn, karbonhidratojn, vitaminojn kaj mineralojn necesajn por la bona funkciado de la homa korpo.

La restoracioj de rapidaj manĝaĵoj havigas tiun tipon de manĝaĵoj, sed ankaŭ la ĉenoj de superbazaroj proponas al merkato tian rubomanĝon. Tiukadre, la esploradoj pri socikulturaj procezoj kaj nutrokutimo povas helpi en la kompreno de tiu fenomeno, ĉar ili fokusas al la grandskalaj procezoj, kiel la tutmondigo, la modernigo, la urbigo, la ŝanĝoj en la sociaj roloj de virinoj kiuj iam zorgis pri taŭga nutrado, kaj la teknologiaj ŝanĝoj.[1]​ La ekonomiaj, kulturaj kaj politikaj trajtoj de lando havas fortan rilaton kun ties nutroformo. Pro tio gravas konsideri la influon de tiuj faktoroj en la manĝokutimaro. Gravas ankaŭ la hegeomonio de la obezeco en la aktualo, spite ŝajna malpliigo en la porcioj de kalorioj konsumitaj, kiel la graso, en la dieto de la infanoj ekzemple en Usono.[2]

Notoj redakti

  1. «Nutritional Anthropology», en la Encyclopedia of food & culture (vol. 2). EE. UU.: Solomon H. Katz; Gale Cengage, 2003. eNotes.com. 2006.
  2. C. Ebbeling, D. Pawlak, kaj D. Ludwig: PDF «Childhood obesity: public-health crisis, common sense cure» Arkivita la 16an de junio 2010 en la Wayback Machine., en The lancet, (vol. 360), Alirita la 21an de Julio 2021.