Rubuja genro (el rubujo, aŭ ĉioenhava taksono[1]) estas termino uzata en kelkaj taksonomiaj medioj por aludi al taksono kiu havas ununuran celon klasigi organismojn kiuj ne kongruas aliloke. Ili estas tipe difinitaj pro sia manko de unu aŭ plia distinga karaktero aŭ pro sia neaparteno al unu aŭ plia alia taksono. Rubujaj genroj estas pro difino ĉu parafiletikapolifiletika, kaj estas tiele ne konsidertaj validaj taksonoj laŭ strikta kladistika regularo de taksonomio. La nomo de Rubuja genro povas en kelkaj kazoj esti retenita kiel difino de evolua gradado, tamen.

Antilopoj estas grupo de Bovedoj kiuj estas nek kaproj, nek ŝafoj nek bovoj.

Notoj redakti

  1. Monks, N. (2002). “Cladistic analysis of a problematic ammonite group: the Hamitidae (Cretaceous, Albian-Turonian) and proposals for new cladistic terms”, Palaeontology 45 (4), p. 689–707. doi:10.1111/1475-4983.00255.