Rudabánya

Hungaria urbo

Rudabánya [rudabAnja] estas urbo en Hungario, en regiono Norda Hungario, en departemento Borsod-Abaúj-Zemplén, en Distrikto Kazincbarcika. La loknomo signifas slave ercominejo.

Rudabánya
Hungaria urbo

Blazono

Blazono
Administrado
Poŝtkodo 3733
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 2 268  (2023) [+]
Loĝdenso 138 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 48° 23′ N, 20° 37′ O (mapo)48.37503888888920.62085Koordinatoj: 48° 23′ N, 20° 37′ O (mapo) [+]
Areo 16,46 km² (1 646 ha) [+]
Horzono Mezeŭropa tempo [+]
Rudabánya (Hungario)
Rudabánya (Hungario)
DEC
Rudabánya
Rudabánya
Situo de Rudabánya

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Rudabánya [+]
vdr
Kalvinana kirko de Rudabánya

Situo redakti

Rudabánya situas sur malebenaĵo, laŭ flankovojoj. Szendrő estas proksime.

Historio redakti

La unua skriba mencio devenis el 1299. En 1350 la komunumo ricevis la rangon minourbo kaj iĝis ano de 7 minourboj en Supra Hungario. Oni minis oron, arĝenton, plumbon, kupron kaj precipe feron ĝis 1986. Post 1920 tio estis la unusola hungara ercminejo. En la urbeto oni trovis homoideon (Dryopithecus brancoi), kiu estas raraĵo en Hungario. Nuntempe ĉe la minejo uzino pri gipso funkcias. La grandvilaĝo iĝis urbo ekde 2008. En la komunumo aŭtonomio de ciganoj funkcias.

Vidindaĵoj estas preĝejoj kalvinana el la 14-a j.c., luterana kaj katolika el 1912, kaj muzeo pri minado. Apud la komunumo mineja lago (Rudabánya) 60 m-ojn profunda troviĝas, kiu estas onidire la plej profunda hungara lago.

Alianco de minurboj en Supra Hungarujo redakti

Gölnicbánya Igló Jászó Rozsnyó
Rudabánya Szomolnok Telkibánya

Vidindaĵoj redakti

Famuloj redakti

Referencoj redakti

Fontoj redakti

 
Minlago apud Rudabánya